![]() MedioVENEZUELOPetrol-kompanio pli poluas ol produktasLa petrolproduktado de la ŝtata kompanio Petróleos de Venezuela S.A. (Venezuela petrolo, PDVSA) malpliiĝas en la lastaj jaroj, dum la daŭra poluado kreskas, grave tuŝante la medion, la sanon de la loĝantaro kaj ĝiajn laboristojn, konkrete en la subŝtatoj Anzoátegui kaj Monagas. En la tuŝitaj lokoj, malmulto de la petrolo verŝita estas kolektata. Bedaŭrinde tiu petrolo, kiu estas kolektata de PDVSA, malofte revenas al ĝi, do ankaŭ loĝantoj fakte respondecas pri tio, ke la problemo disvastiĝas. La poluado fare de PDVSA fariĝis precipe malbona dum la jaroj 2020 ĝis 2022. En naŭ monatoj okazis gravaj petrolverŝoj, kiuj trafis naciajn parkojn, koralajn rifojn, kultivaĵojn kaj eĉ hejmojn de homoj; sed ankaŭ ene de ĝia infrastrukturo, la montoj de venenaj ruboj daŭre kreskas kaj daŭre eligas grandajn volumenojn da gasoj el siaj fumtuboj en la atmosferon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. .Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
Jezer DORANTE estas instruisto pri la hispana lingvo kaj literaturo, radioparolisto kaj muzikisto. Li kreas esperantan enhavon por Jutubo kaj verkas dulingvajn artikolojn
|