MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

VENEZUELO

Petrol-kompanio pli poluas ol produktas

La petrolproduktado de la ŝtata kompanio Petróleos de Venezuela S.A. (Venezuela petrolo, PDVSA) malpliiĝas en la lastaj jaroj, dum la daŭra poluado kreskas, grave tuŝante la medion, la sanon de la loĝantaro kaj ĝiajn laboristojn, konkrete en la subŝtatoj Anzoátegui kaj Monagas. En la tuŝitaj lokoj, malmulto de la petrolo verŝita estas kolektata. Bedaŭrinde tiu petrolo, kiu estas kolektata de PDVSA, malofte revenas al ĝi, do ankaŭ loĝantoj fakte respondecas pri tio, ke la problemo disvastiĝas.

La poluado fare de PDVSA fariĝis precipe malbona dum la jaroj 2020 ĝis 2022. En naŭ monatoj okazis gravaj petrolverŝoj, kiuj trafis naciajn parkojn, koralajn rifojn, kultivaĵojn kaj eĉ hejmojn de homoj; sed ankaŭ ene de ĝia infrastrukturo, la montoj de venenaj ruboj daŭre kreskas kaj daŭre eligas grandajn volumenojn da gasoj el siaj fumtuboj en la atmosferon.

La orienta regiono de Venezuelo, precipe la tieaj tropikaj plaĝoj, estas pleje trafita de la petrolverŝoj de PDVSA. Profesoro Eduardo Klein, kiu kontrolas la PDVSA-elverŝadon en diversaj regionoj de Venezuelo, diras, ke la petrolfluo de la lastatempa verŝo sur la plaĝojn de Anzoátegui etendiĝas je ĉirkaŭ kvin kilometroj. Balasto (rubo devenanta de petrolo) kiel ekzemple benzino, mazuto, petrolo, dizeloleo kaj keroseno enhavas feron, sulfuron, vanadon kaj kromion. Metaloj, kiuj kontaktas akvon, restas en ĝi pro neplena solvebleco.

En decembro 2022, laŭ gazetara komuniko, la estro de Civitana Sekureco de la Registaro de Anzoátegui, Power Cano, raportis, ke la verŝo originis en la balasto-lago de la rafinejo de PDVSA en la urbo Puerto La Cruz. Li ligis tiun okazaĵon al la pluvoj okazintaj en la tiamaj tagoj, sed ne donis pli da detaloj pri la grandeco de la petrolverŝo aŭ la nombro de plaĝoj tuŝitaj en la regiono.

Sur la plaĝo Los Canales, Cano klarigis, skipoj de PDVSA faras purigadlaborojn, kvankam li kritikas la efikon de ĉi-tipa poluado al la mara ekosistemo. Oni ordonis fermi la poluitajn plaĝojn por 72 horoj, informis la urbestro de Urbaneja Manuel Ferreira, ĝis la hidrokarbonaĵoj verŝitaj sur la sablon estos forigitaj. Sur la plaĝo Los Canales, oni forigas la poluitan sablon sur areo kovranta ĉirkaŭ 20 kvadratajn kilometrojn.

Tamen, ne nur la orienta regiono (la subŝtatoj Anzoátegui kaj Monagas) estas viktimo de petrolverŝado, ankaŭ en la centr-okcidenta regiono (la subŝtatoj Falcon kaj Zulia) la poluado mortigas iom post iom la medion. La registrita media damaĝo en Venezuelo alte kreskis – je 55 % en 2021, kun 35 el la 64 petrolverŝoj en la lando, laŭ enketa raporto de la neregistara organizaĵo Transparencia Venezuela (Travideblo en Venezuelo). Fakuloj kaj loĝantoj de ĉi tiu regiono konsentas, ke ekzistas aliaj poluaĵoj, kiuj iom post iom malbonigas la vivkvaliton kaj la vivkondiĉojn de la loĝantoj de la Falconia-marbordo oriente, okcidente kaj norde en la regiono.

En la Lago Marakajbo, la plej granda lago de Sud-Ameriko, estas pli ol 28 mil kilometroj da submaraj petrolduktoj, kiuj ligas rafinejojn kaj stokcentrojn. Bedaŭrinde la elfluo de kruda petrolo en tiuj duktoj lasis makulojn de nigra likvaĵo, kiuj disvastiĝis sur pli ol 30 kvadrataj kilometroj en la Lago Marakajbo, kiel esploristo Eduardo Klein raportis en Tvitero. Dume la biodiverseco de la estuara ekosistemo estas en danĝero. „Hodiaŭ la faŭno kaj flaŭro rifuzas morti. La manĝaĵo por fiŝoj – fitoplanktono kaj zooplanktono – estas tuŝita, same kiel la mikroorganismoj, kiuj servas kiel manĝaĵo por salikokoj, kraboj kaj fiŝoj. Ili estas la bazo de la manĝo-ĉeno”, diris Hector Severeyn, doktoro pri Estuaraj, Maraj kaj Mediaj Sciencoj ĉe la Universitato de Marilando.

Ĉar ne ekzistas oficialaj nombroj, kaj sciencistoj havas ĉefe satelitajn bildojn, ne estas facile taksi la volumenon de petrollikoj. „Ne ekzistas preciza takso (pri la nombro da elverŝoj). En kelkaj okazoj oni parolas pri ĝis mil bareloj da petrolo ĉiutage. Tio egalas la eblajn 30 000 bareloj monate, aŭ 360 000 bareloj jare”, diris Héctor Severeyn. Klaus Essig deklaris: „Ekzistas pli ol 4000 elverŝoj jare. La plej malgrandaj likoj estas de kvin ĝis ses bareloj, dum la plej grandaj atingas longon de 15 ĝis 40 kilometroj. Do, povas esti dekoj aŭ centoj da bareloj tage”.

La poluado de la lago manifestiĝas per la ĉeesto de metaloj damaĝaj por la sano de homoj kaj bestoj. „Antaŭ iom da tempo estis raportite pri altaj niveloj de vanado en fiŝoj, kio ŝajne lezis homojn”, diris Severeyn. „Vanado kaj plumbo estas la plej trovataj metaloj en petrolo”, li aldonis. Ankaŭ altaj niveloj de sulfuro, fluoro, nitrogeno, lesivoj kaj fekaj kojlobaciloj (fekaĵaj bakterioj) aperis en la studoj. La ekosistemo de tiu zono estas unika, kaj ĝi riskas degradiĝi pro tiu poluado. Ĝi estas estuaro, kiu havas miksaĵon de freŝaj kaj salaj akvoj devenantaj el la Golfo de Venezuelo. Tiu ĉi lago estas la plej granda en Sud-Ameriko kun areo de 13 000 kvadrataj kilometroj kaj havas ĉirkaŭ 200 kilometrojn da mangrovaj marĉoj ĉe la marbordo. Estas ĉirkaŭ 145 specioj de fiŝoj en ĝi, el kiuj almenaŭ 30 estas endemiaj, laŭ raporto de la biologo Yurasi Briceño. Inter la elstaraj fiŝoj estas (hispane) pámpano (Trachinotus), (hispane) corvina (Argyrosomus regius), anariko kaj aliaj. Estas ankaŭ dek ses specioj de ŝarkoj, kvin de testudoj, manatoj el Karibio, lutroj, testudoj kaj riverdelfenoj (Inia geoffrensis) el la Lago Marakajbo. En ĉi tiu ekosistemo estas ankaŭ aparta vario de mikroorganismoj, kiuj nutras fiŝojn. Ĝi estas ankaŭ areo kun alta ĉeesto de moluskoj kaj krustacoj. „La blanka salikoko kaj la blua krabo estas karakterizaj”.

Kial tiu ĉi situacio?

Manko de bontenado de la malnova infrastrukturo de PDVSA estas la ĉefa kaŭzo de la verŝoj. „Oni taksas, ke estas pli ol 22 000 kilometroj da neaktivaj petrol- kaj gas-duktoj en la lago Marakajbo. En 2016, kun la plimalboniĝo de la situacio de PDVSA, la prizorgado por malhelpi la malboniĝon kaj oksidiĝprocezojn ne plu estis farata sur la funkciduktoj. Likoj komencis aperi. Oni ne konservas la infrastrukturon, ĉar oni ne havas la necesajn rimedojn. La trejnita personaro ne plu laboras ĉe PDVSA, ili rezignis pri la duktoj. Antaŭe estis kvar elverŝkontrolaj ŝipoj kaj preskaŭ mil homoj por riparaj kaj restaŭraj taskoj. La infrastrukturo postulas multan prizorgadon, sed tio ne plu estis farata. Oni anstataŭigis kelkajn sekciojn per novaj tuboj kaj lasis la fermitajn sur la fundo de la lago, kun la restanta hidrokarbonaĵo interne. Ĉi tiuj korodiĝas, kaj likoj komenciĝas”, aldonas la oceanologo.

Alia faktoro, indikita de spertuloj kiel grava, estas manko de informoj kaj monitorado de la verŝoj. Sciencistoj kaj la civila socio devis krei siajn proprajn rakontojn, kun la espero, ke tio helpos ripari la situacion iam. „Ekzistas privataj organizaĵoj, kiuj konservas registraĵojn pri elverŝado. Nek la registaro, nek PDVSA faras tion, nek ili kontrolas, kio trafis en la verŝon.”

La estonteco ne aspektas promesplena. Laŭ diversaj fakuloj, sen reĝimŝanĝo en Venezuelo, kiu ebligus la revenon de demokratio, la disigon de la potencoj kaj institucian plifortigon, ne eblos renormaligi la lagon Marakajbo. La solvo implicas „savi la institucian kadron en Venezuelo kaj restarigi la naciajn mediajn aŭtoritatojn. Hodiaŭ multaj funkciuloj mediaj ne havas la necesan prepariĝon. Reveno de regado de la leĝo en la socio, de demokratio estas postulata. Ĝis tiam Venezuelo daŭre drivos.”

.
Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo


Jezer DORANTE estas instruisto pri la hispana lingvo kaj literaturo, radioparolisto kaj muzikisto. Li kreas esperantan enhavon por Jutubo kaj verkas dulingvajn artikolojn

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 10, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jezer Dorante el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-08