MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

VENEZUELO

Maltrafita eblo

Ekde la komenco de la 21a jarcento la venezuela opozicio perdis multe da tereno en la politika kampo. En januaro 2019, post la trompaj balotoj de 2018, juna kaj nekonata politikisto leviĝis kiel espero por milionoj da venezuelanoj. Lia nomo: Juan Guaidó. Lia gvidado komenciĝis publike post kiam la Nacia Asembleo, elektita en 2015, nomumis lin prezidanto.

Nova prezidanto

Kiel tio okazis? La parlamento per interpreto de artikolo 233 de la konstitucio deklaris „absolutan foreston” de Nicolás Maduro pro la trompaj rezultoj de la balota procezo de 2018. Laŭ la konstitucio „Absolutaj forestoj de la prezidanto de la respubliko estos: lia morto, lia eksiĝo, aŭ lia eksigo dekretita per verdikto de la Supera Kortumo, lia konstanta korpa aŭ mensa nekapablo atestita de medicina komisiono nomumita de la Supera Kortumo kun la aprobo de la Nacia Asembleo, forlaso de la posteno, deklarita kiel tia de la Nacia Asembleo, same kiel popola revoko de lia mandato. Kiam la elektita prezidanto tute forestas antaŭ ol ekofici, nova universala, rekta kaj sekreta elekto okazos ene de la sekvaj tridek tagoj. Dum la novelektita prezidanto ankoraŭ ne enoficiĝas la prezidanto de la Nacia Asembleo 1 estas respondeca pri la prezidanteco de la respubliko”.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jezer Dorante el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-07-14