PolitikoVENEZUELOMaltrafita ebloEkde la komenco de la 21a jarcento la venezuela opozicio perdis multe da tereno en la politika kampo. En januaro 2019, post la trompaj balotoj de 2018, juna kaj nekonata politikisto leviĝis kiel espero por milionoj da venezuelanoj. Lia nomo: Juan Guaidó. Lia gvidado komenciĝis publike post kiam la Nacia Asembleo, elektita en 2015, nomumis lin prezidanto. Nova prezidantoKiel tio okazis? La parlamento per interpreto de artikolo 233 de la konstitucio deklaris „absolutan foreston” de Nicolás Maduro pro la trompaj rezultoj de la balota procezo de 2018. Laŭ la konstitucio „Absolutaj forestoj de la prezidanto de la respubliko estos: lia morto, lia eksiĝo, aŭ lia eksigo dekretita per verdikto de la Supera Kortumo, lia konstanta korpa aŭ mensa nekapablo atestita de medicina komisiono nomumita de la Supera Kortumo kun la aprobo de la Nacia Asembleo, forlaso de la posteno, deklarita kiel tia de la Nacia Asembleo, same kiel popola revoko de lia mandato. Kiam la elektita prezidanto tute forestas antaŭ ol ekofici, nova universala, rekta kaj sekreta elekto okazos ene de la sekvaj tridek tagoj. Dum la novelektita prezidanto ankoraŭ ne enoficiĝas la prezidanto de la Nacia Asembleo 1 estas respondeca pri la prezidanteco de la respubliko”. La 23an de januaro 2019 Guaidó estis konfirmita kiel prezidanto de Venezuelo en la ĉefa Placo Bolivar de Karakaso. En la sekvaj tagoj pli ol 125 landoj montris sian apogon kaj agnoskis lin kiel „portempan prezidanton de Venezuelo”. De tiam komenciĝis krizo en la sud-amerika lando, kaj post tio la mondo devis elekti, ĉu agnoski Maduro aŭ Guaidó kiel prezidanton. Internacia subtenoLiaj planoj estis simplaj: fini la diktaturan registaron de Maduro, kaj lanĉi novan balotan procezon por ĉesigi uzurpon. La ĉefa subtenanto de lia prezidanteco estis Usono per la tiutempa prezidanto Donald Trump. Ankaŭ aliaj landoj subtenis lin diversmaniere, ĉar li reprezentis esperon por redoni demokration al la lando. Inter la amerikaj landoj, kiuj apogis al Juan Guaidó estis: Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Ekvadoro, Gvatemalo, Gujano, Honduro, Kanado, Kolombio, Kostariko, Panamo, Paragvajo, Peruo, Sankta Lucio, Usono kaj Urugvajo. Ankaŭ ĉiuj membroŝtatoj de Eŭropa Unio subtenis la junan politikiston. Li do havis gravan apogon de diversaj landoj por plenumi siajn celojn kaj siajn promesojn. Netrafita ebloPost tia rekono ĉirkaŭ la mondo, Juan Guaidó havis plej grandan eblon redoni demokration al Venezuelo kaj ĉesigi la 20-jaran regadon de la maldekstra registaro en la lando. Tamen, ne ĉio perfektas. Ne ĉio okazas kiel oni deziras aŭ esperas. La komencon de la portempa prezidanteco makulis diversaj cirkonstancoj: korupteco, misuzo de humanitara helpo sendita el diversaj landoj, mensogoj, misuzo de mono ktp. Kaj tiaj aferoj malkreskigis la apogon nacian kaj internacian. Reen al MaduroGuaidó kaj lia grupo de politikaj partioj ne sciis, kiel alfronti la situacion, kaj tio okazigis diversajn malsukcesojn por la venezuela opozicio. Leopoldo López, la opozicia politika gvidanto (kaj mentoro de Juan Guaidó) forlasis la hispanan ambasadejon en Karakaso, kaj sukcesis atingi Madridon por establi sian loĝejon tie; la komisiito pri eksterlandaj rilatoj, Julio Borges, eksiĝis de sia posteno; en 2022 diversaj landoj diskrete ĉesis rekoni Guaidó kiel „portempan prezidanton”; Usono sendis altnivelan mision al Karakaso, formitan de konsilistoj de la Blanka Domo, por fari rektan dialogon kun la registaro de Nicolás Maduro; sed usonaj delegitoj evitis renkontiĝi kun Guaidó. Bedaŭrinde tiaj okazaĵoj malfortigis la venezuelan opozicion kaj fortigis la registaron de Maduro, kun rezulto, ke en la sekvaj monatoj iom post iom la popolo ekperdis fidon kaj esperon en Guaidó. Kvankam li daŭre parolis pri la fino de la diktatura registaro de Maduro kaj okazigo de nova balota procezo, tia diskurso perdis apogantojn, kiam ili ne vidis favorajn rezultojn. Post tio, dum tri jaroj lia portempa prezidanteco fariĝis iluzio, kiun la popolo memoras nun kiel la plej grandan ŝancon por faligi la registaron de Nicolás Maduro. 1. En 2019 tiu estis Juan Guaidó.Kronologio de katastrofo5a de januaro 2019: La nekonatan Juan Guaidó enoficigis kiel prezidanton la Nacia Asembleo elektita en 2015. Antaŭ la nomumo, la juna gvidanto de la partio Popola Volo (fondita de la nun ekzilita Leopoldo López) ne havis signifan agadon kiel deputito. La decido, ke li okupu la prezidantecon estis ligita al rotacia interkonsento inter la partioj, kiuj triumfis en la parlamentaj elektoj kaj prenis superecon en la venezuela parlamento: Demokrata Agado, Nova Tempo, Unue Justeco kaj Popola Volo. 23a de januaro 2019: Guaidó kaj la subtenantaj partioj decidis proklami provizoran registaron. Guaidó fariĝis „provizora prezidanto”. Post rapida decido de la usona registaro, tiam estrata de Donald Trump, rekonanta Guaidó kiel legitiman prezidanton, okazis monda rekono. 23a de februaro 2019: Okazis granda mobilizado ĉe la landlimo kun Kolombio por ricevi humanitaran helpon el diversaj partoj de la mondo. Prezidantoj de pluraj landoj partoprenas, kaj en Cúcuta (Kolombio) okazis grandega koncerto: Venezuela Aid Live. Tamen, armitaj grupoj, ligitaj al la registaro de Maduro, malhelpis la eniron de tia humanitara helpo al la venezuela teritorio; dume, la registaro de Maduro dekretas fermon de la landlimoj kun Kolombio, dekreto kiu estos nuligita nur fine de 2022. 30a de aprilo 2019: Sub la nomo „Operaco Libereco” Guaidó kaj la antaŭe malliberigita Leopoldo López gvidis tion, kion ili nomas civil-armea ribelo ekster armea bazo en Karakaso. Tiu ĉi ago, kiel konfirmite de la aliaj por-demokratiaj partioj, estis farita sen ilia konsento. Post la malsukcesa operaco, López rifuĝis en la hispana ambasadejo. 26a de novembro 2019: La opinisonda firmao Delphos konstatis signifan malkreskon de la kredindeco de Guaidó en la publika opinio de Venezuelo. Post 65 % da subteno en marto, en la antaŭlasta monato de 2019, nur 45 % kredis, ke la juna opozicia gvidanto kapablas gvidi la landon al demokratio. 5a de januaro 2020: Guaidó estis reelektita de la parlamento kiel prezidanto. 11a de februaro 2020: Guaidó, kiu forlasis la landon inkognite trans la landlimon kun Kolombio, revenis al Venezuelo post trisemajna turneo en Eŭropo kaj Usono. En ĉi tiuj kontaktoj, la subteno de la demokrata komunumo al la figuro de Guaidó estis reasertita, kun klara subteno de la registaro de Trump. 31a de marto 2020: Usono anoncis ŝanĝon de sia oficiala politiko pri Venezuelo. Post periodo en kiu Vaŝingtono minacis pri ebla armea invado por faligi la registaron de Maduro, la ministro pri eksterlandaj aferoj, Mike Pompeo, asertis, ke lia registaro serĉos politikan solvon sed en direkto al „maksimuma premo” kontraŭ la reĝimo de Nicolás Maduro. 31a de aŭgusto 2020: Politikistino Maria Corina Machado publike rompis ligojn kun Juan Guaidó. Machado rememorigis al la „provizora prezidanto”, ke lia celo estas renversi la reĝimon de Maduro: „La lando donis al vi taskon, kiun vi ne povis aŭ ne volis plenumi”. 24a de oktobro 2020: La opozicia politika gvidanto Leopoldo López, konsiderata kiel la mentoro de Guaidó, subite forlasis la hispanan ambasadejon en Karakaso, kie li ricevis protekton ekde 2019, kaj sukcesis atingi Madridon, por establi tie sian loĝejon. 1a de decembro 2020: Okazis la unua publika eksiĝo de diplomatia reprezentanto nomumita de Guaidó. Temas pri Vanessa Neumann, delegito en Britio, kiu rezignis sian postenon, menciante „dubojn ene de la opozicio” pri la estonteco de la figuro de „provizora registaro”. 26a de aprilo 2021: Post la unuaj 100 tagoj de la nova demokrata registaro de Joe Biden, evidentiĝis 180-grada turniĝo en la strategio por trakti ĉavismon. La nova registaro ŝanĝis la ripetiĝantan kaj publikan premon de Trump kontraŭ Maduro, kaj konstruis pontojn kun Eŭropa Unio kaj Kanado por plurflanka aliro al la venezuela krizo. Vaŝingtono konfirmis sian subtenon al Guaidó, sed evitis nomi lin provizora prezidanto. 12a de majo 2021: Juan Guaidó sciigis pri sia intenco nomumi delegacion por trakti pri ĉavismo kun la perado de Norvegio. 7a de oktobro 2021: La neregistara organizaĵo Internacia Travideblo petis, ke Guaidó estu respondeca pri la administrado de la financoj: „la manko de travidebleco publike denuncita de altrangaj oficistoj – nunaj kaj emeritaj – de la provizora registaro, kaj diversaj raportoj, antaŭsupozas netravideblan administradon de publikaj financoj, fare de la provizora registaro gvidata de Juan Guaidó”. 6a de decembro 2021: La provizora registaro de Juan Guaidó suferis gravan malsukceson. La tiama Komisiito pri Eksterlandaj Rilatoj, Julio Borges, eksiĝis kaj atentigis, ke la provizora figuro devas malaperi kaj ke oni devas pripensi novan strategion por batali favore al demokratio en Venezuelo. 5a de januaro 2022: Post la rezultoj de la elektoj, pridubitaj de la opozicio, en la Nacia Asembleo sidis plejparte ĉavistoj. Samtempe, Juan Guaidó estis konfirmita kiel „provizora prezidanto” de la parlamento elektita en 2015 (kiun li asertis esti laŭleĝa). Post tio, en la sekvaj monatoj, diversaj landoj ĉesis rekoni Juan Guaidó kiel „provizoran prezidanton”, sed li insistis daŭrigi tiun strategion. 31a de januaro 2022: Juan Guaidó anoncis gravan turniĝon. Post insistado dum pluraj jaroj pri sankcioj por premdevigi la foriron de Maduro, li anoncis, ke li petos de Usono mildigi sankciojn kontraŭ ĉavismo kun la celo devigi ilin kunsidi por trakti kun la opozicio. 6a de marto 2022: Usono sendis altnivelan delegitaron al Karakaso por starigi rektan dialogon kun la registaro de Nicolás Maduro. La usonaj delegitoj evitis renkontiĝi kun Guaidó. 16a de majo 2022: Opoziciaj partioj en Venezuelo konsentis okazigi antaŭelektojn. Rilate al la prezidantaj elektoj de 2024, ili ekskluzivigis subteni la kandidatecon de Guaidó kiel opozicia figuro kontraŭ Nicolás Maduro, kiu jam deklaris, ke li celos reelekton. 30a de decembro 2022: La tiel nomata G-4 aŭ kvaropa grupo, konsistanta el la partioj Demokratia Agado, Nova Tempo, Unue Justeco kaj Popola Volo, kiuj ricevis plimulton de la popola voĉdono en la parlamentaj elektoj de 2015, montris publike sian disiĝon post kiam tri el la kvar partioj voĉdonis favore al ĉesigo de „provizora registaro”. Juan Guaidó do ne plu estis la ĉefa referenco de la por-demokratia opozicio en Venezuelo. Nur la partio Popola Volo (en kiu Guaidó estas membro) voĉdonis kontraŭ la forigo de la „provizora registaro”. 24a-25a de aprilo 2023: Guaidó komunikis per Twitter sian eniron en kolombian teritorion, kaj anoncas, ke li petos renkontiĝojn kun la ĉeestantaj delegacioj kadre de internacia konferenco organizita de la kolombia registaro de Gustavo Petro, kiu konsideris lian ĉeeston malprudenta kaj instigis lin foriri el Kolombio. Li konfirmis sian vojaĝon al Miamo (Usono) kaj de tiu urbo li donis siajn unuajn deklarojn pri tio, kio signifis la komencon de lia ekzilo.
Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
|