MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

MARVOJAĜOJ

Kvar monatojn en Atlantiko

La 28-jaraĝa litovo Aurimas Valujavičius dum 121 tagoj remboate transpasis Atlantikon de Eŭropo al Norda Ameriko kaj fariĝis la tria persono en la mondo, kiu sukcesis pri tia vojaĝo.

La junulo ekiris per la unupersona boato Lituanica de la hispana havenurbo Ayamonte la 26an de decembro 2022, kaj la 25an de aprilo 2023 li atingis havenon ĉe Coral Gables apud Miamo. La vojaĝo postulis pli ol 2-jarajn preparlaborojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio


Laimius STRAŽNICKAS , akronime „last”, estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-22