Moderna vivoMARVOJAĜOJKvar monatojn en AtlantikoLa 28-jaraĝa litovo Aurimas Valujavičius dum 121 tagoj remboate transpasis Atlantikon de Eŭropo al Norda Ameriko kaj fariĝis la tria persono en la mondo, kiu sukcesis pri tia vojaĝo. La junulo ekiris per la unupersona boato Lituanica de la hispana havenurbo Ayamonte la 26an de decembro 2022, kaj la 25an de aprilo 2023 li atingis havenon ĉe Coral Gables apud Miamo. La vojaĝo postulis pli ol 2-jarajn preparlaborojn. Granda defioA. Valujavičius akiris la remboaton de la brito Jasmine Harrison, kiu en 2021 fariĝis la plej juna virino en la mondo, kiu reme transiris Atlantikon, kaj tiel atingis Guinness-rekordon. „Transiri Atlantikon sole en boato funkcianta nur per homa forto estas unu el la plej grandaj psikologiaj kaj fizikaj defioj, kiujn homo povas prezenti al si. La ideo venki ĝin aperis antaŭ du jaroj, kiam mi kajakis sur Danubo. Ekde tiam mi komencis prepariĝi: mi aĉetis remboaton kun ĉiuj necesaj ekipaĵoj, zorgis pri ĝia transportado al Litovio, registrigo kaj preparado por funkciado.” Antaŭ la ekiro A. Valujavičius esperis superi la mondan rekordon pri remado trans Atlantikon (111 tagoj), sed malfavoraj ventoj malhelpis lin. „Atingi siajn revojn”La 28-jarulo estas vera ekstremulo. Lia remvojaĝo tra Atlantiko jam estas la deka vojaĝdefio en lia vivo. Antaŭe li biciklis tra Skandinavio, Namibio, Indonezio, vojaĝis al Slovakio, kajakis sur Nemunas kaj Danubo kaj surgrimpis 16 el la plej aktivaj vulkanoj sur la tero. En 2019 Aurimas gajnis la premion Litova Kolumbo (vojaĝanto de la jaro), kaj en 2020 li starigis novan nacian rekordon: li fariĝis la litovo, kiu trairis la plej longan distancon per kajako. „Ĉiu povas atingi siajn revojn”, diras la juna litovo el la urbo Kaunas. Sian 121-tagan 8000-kilometran vojaĝon la juna viro dediĉis al la 90a datreveno de la transatlantika flugo, kiun per la modesta aviadilo „Lituanica” penis realigi du litovaj pilotoj, Steponas Darius kaj Stasys Girėnas.
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius STRAŽNICKAS , akronime „last”, estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.
|