MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ARTAĴOJ

Giganta arkeo de Noa

Kanto de Gilgameŝ 1 (recenzo pri la traduko farita de Stéphane Brault legeblas en MONATO 2022/05, p. 21 (2022/012934.php)) konsistas el nur 51 paĝoj el granda antikva sumera epopeo skribita en kojno-formaj literoj sur argilaj tabuletoj. La granda avantaĝo de tiu sistemo de registrado estas, ke ĝi povas resti preskaŭ eterne sub la varma suno kaj seka klimato de Mezopotamio. Tamen, granda malavantaĝo estas, ke argilaj tabuletoj estas facile rompeblaj, do la hodiaŭ disponebla teksto konsistas parte el granda aro da fragmentoj. Multo de la teksto estas perdita.

Laŭ sciencistoj Kanto de Gilgameŝ estas verkita 3000 jarojn a.K. (kaj supozeble ĝi ekzistis en buŝa formo antaŭ la skriba) do longe antaŭ la kompilado de Iliado, Odiseado aŭ la Biblio. La ne-biblia datado de la mondo ne estas akceptata de homoj, kiuj laŭlitere interpretas la Biblion. Sendube tiaj personoj neniam kapablus kredi, ke la antikvega teksto Kanto de Gilgameŝ enhavas rakonton pri la monda diluvo, kies ĉefrolulo ĉi-okaze estas viro nomita Uta-Napiŝti, ne Noa. Plie, moderna eldono de la sumera epopeo enhavas rakonton pri Sargono, la infano kaŝita en korbo kaj lanĉita sur la akvon de rivero – verdire la sama biblia rakonto pri la infano Moseo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-22