Moderna vivoARTAĴOJGiganta arkeo de NoaKanto de Gilgameŝ 1 (recenzo pri la traduko farita de Stéphane Brault legeblas en MONATO 2022/05, p. 21) konsistas el nur 51 paĝoj el granda antikva sumera epopeo skribita en kojno-formaj literoj sur argilaj tabuletoj. La granda avantaĝo de tiu sistemo de registrado estas, ke ĝi povas resti preskaŭ eterne sub la varma suno kaj seka klimato de Mezopotamio. Tamen, granda malavantaĝo estas, ke argilaj tabuletoj estas facile rompeblaj, do la hodiaŭ disponebla teksto konsistas parte el granda aro da fragmentoj. Multo de la teksto estas perdita. Laŭ sciencistoj Kanto de Gilgameŝ estas verkita 3000 jarojn a.K. (kaj supozeble ĝi ekzistis en buŝa formo antaŭ la skriba) do longe antaŭ la kompilado de Iliado, Odiseado aŭ la Biblio. La ne-biblia datado de la mondo ne estas akceptata de homoj, kiuj laŭlitere interpretas la Biblion. Sendube tiaj personoj neniam kapablus kredi, ke la antikvega teksto Kanto de Gilgameŝ enhavas rakonton pri la monda diluvo, kies ĉefrolulo ĉi-okaze estas viro nomita Uta-Napiŝti, ne Noa. Plie, moderna eldono de la sumera epopeo enhavas rakonton pri Sargono, la infano kaŝita en korbo kaj lanĉita sur la akvon de rivero – verdire la sama biblia rakonto pri la infano Moseo. Inter la legantoj de la Biblio estas diversaj opinioj pri ĝia ĝusta interpretado. Hodiaŭ multaj homoj, precipe en Usono, nomas sin „kreistoj”, kaj ili firme kredas, ke ĉio aperanta en la Biblio estas laŭvorte kaj historie aŭtenta kaj estas diktita de Dio mem al homoj inspiritaj. Ili plie kredas, ke la aĝo de la universo ne estas pli granda ol kelkaj jarmiloj, kaj ili akceptas nek la teoriojn de Darvino pri la origino de la specioj, nek la lastajn malkovrojn en la astronomia kampo. Do por ili scienco kaj religio ne kongruas. Kreaĵo de „kreisto”Antaŭ kelkaj jaroj la usona gazetaro raportis, ke Ken Ham, kreisto el Aŭstralio, ambicie decidis konstruigi en la usona ŝtato Kentukio enorman reproduktaĵon de la arkeo de Noa, laŭ la ekzaktaj dimensioj indikitaj en la biblia teksto: 155 metrojn longa, 85 metrojn larĝa kaj 16 metrojn alta. Post kelkaj burokrataj malfacilaĵoj pro la oficiala apartiĝo inter religio kaj ŝtato – laŭ la federacia usona leĝo – Ken Ham ricevis la permeson realigi sian gigantan projekton. Kompreneble la registaroj de Kentukio kaj la urbo Williamstown, kie situas la arkeo, ekkonsciis pri la turismaj ebloj de la projekto. La giganta arkeo nun fiere staras en Williamstown kaj estas malfermita al la publiko, kaj ĝi ne povas ne imponi al ĉiu, kiu vidas ĝin. Ĝi estas parto de la ekspozicio nomata Ark Encounter (arkea renkonto), kiu konsistas el ŝipsimila arkeo, temoparko, ekspozicio, menaĝerio kaj centro – kun vasta restoracio – por vizitantoj. Homoj kun dinosaŭrojLa celo de Ken Ham estas disvastigi sciojn pri la dia kreaĵo, la aĝo de la universo kaj la samtempa kunekzisto de homoj kaj dinosaŭroj. Per ĉi tiu iniciato Ham esperas pruvi la pravecon de la Biblio kaj la malpravecon de Darvino. Ken Ham (kurioze, Ham estas la nomo de unu el la tri filoj de Noa en la biblia rakonto) diras, ke estas sufiĉa spaco en lia arkeo por la homoj menciitaj en la biblia rakonto (Noa kaj lia familio) kaj por du el ĉiu specio de bestoj ekzistantaj en la mondo. Ene de la arkeo estas enormaj dinosaŭroj kaj aliaj bestoj artefaritaj. Ĝi ne enhavas vivajn bestojn, sed tiajn oni povas vidi en la ekstera bestejo. La ideo, ke homoj kaj prahistoriaj bestoj povis samtempe troviĝi sur la tero, estas facile akceptata de la kreistoj. Miliona turismadoLa turismejo Ark Encounter estis malfermita al la publiko la 7an de julio 2016. Laŭraporte, ekde tiam milionoj da personoj vizitis la lokon. Certe la tuta ĉirkaŭaĵo profitis de la turismo kreata de la vizitantoj. Tio okazis malgraŭ la obĵetoj de scienculoj kaj ateistoj, kiuj konsideras la ideojn de Ham pseŭdoscienco. Intertempe ni supozas, ke la asiriologoj, kiuj certe ne interesiĝas pri giganta arkeo en Kentukio, vivas en la espero, ke pliaj fragmentoj de Kanto de Gilgameŝ iam estos trovitaj kaj tradukitaj el la kojno-forma skribo. Kurioze, unu el tiuj asiriologoj engaĝiĝintaj en la studadon de Kanto de Gilgameŝ nomiĝas Stefan Maul, sed li ne estas la sama Stefan Maul fondinto de ĉi tiu magazino! 1. Rakonto en formo de poemo pri la peripetioj de la reĝo Gilgameŝ.
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
|