![]() El diplomatia vidpunktoPACIFIKONukleaj submarŝipoj varmigas la oceanonLa 13an de marto 2023 la usona prezidanto Joe Biden, la aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese kaj la brita ĉefministro Rishi Sunak anoncis en usona mararmea bazo San-Diego (Kalifornio) komunan planon ekipi Aŭstralion per modernaj nukleaj submarŝipoj kadre de la sekureca partnereco AUKUS 1. Laŭ ilia komuna deklaro, Usono vendos al Aŭstralio komence de la 30aj jaroj de tiu ĉi jarcento tri submarŝipojn de tipo „Virginia”. Se necese, du pliaj submarŝipoj estos aĉeteblaj. La tri landoj planas ankaŭ kunlabore esplori kaj produkti novtipajn nukleajn submarŝipojn sur la bazo de teknologioj usonaj kaj britaj ekde 2040. Tiu ĉi plano tuj vekis grandan intereson ĉe mondaj amaskomunikiloj kaj diplomatoj. MalkontentoĈinio tuj esprimis fortan diplomatian oponon kontraŭ kunlaboro de la supremenciitaj landoj pri fondo de nova floto de nukleaj submarŝipoj. Laŭ la ĉina ministrejo pri eksterlandaj aferoj, ili ignoras zorgojn de la internacia komunumo, rompas la traktaton kontraŭ pliigo de atomarmiloj 2 kaj damaĝos regionajn pacon kaj stabilecon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius HAUSER estas emerita ambasadoro de Slovakio.
|