El diplomatia vidpunktoPACIFIKONukleaj submarŝipoj varmigas la oceanonLa 13an de marto 2023 la usona prezidanto Joe Biden, la aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese kaj la brita ĉefministro Rishi Sunak anoncis en usona mararmea bazo San-Diego (Kalifornio) komunan planon ekipi Aŭstralion per modernaj nukleaj submarŝipoj kadre de la sekureca partnereco AUKUS 1. Laŭ ilia komuna deklaro, Usono vendos al Aŭstralio komence de la 30aj jaroj de tiu ĉi jarcento tri submarŝipojn de tipo „Virginia”. Se necese, du pliaj submarŝipoj estos aĉeteblaj. La tri landoj planas ankaŭ kunlabore esplori kaj produkti novtipajn nukleajn submarŝipojn sur la bazo de teknologioj usonaj kaj britaj ekde 2040. Tiu ĉi plano tuj vekis grandan intereson ĉe mondaj amaskomunikiloj kaj diplomatoj. MalkontentoĈinio tuj esprimis fortan diplomatian oponon kontraŭ kunlaboro de la supremenciitaj landoj pri fondo de nova floto de nukleaj submarŝipoj. Laŭ la ĉina ministrejo pri eksterlandaj aferoj, ili ignoras zorgojn de la internacia komunumo, rompas la traktaton kontraŭ pliigo de atomarmiloj 2 kaj damaĝos regionajn pacon kaj stabilecon. Nur konvenciaj armilojKanbero certigis siajn regionajn partnerojn, ke la novaj aŭstraliaj submarŝipoj havos nuklean propulson, sed ili estos armitaj nur per konvenciaj armiloj. Ĝis nun nur ses landoj en la mondo posedas nukleajn submarŝipojn: kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (Britio, Ĉinio, Francio, Rusio, Usono) kaj Barato. Aŭstralio estos do la sepa. Ambicia projektoLaŭ politikologoj, la aŭstralian publikon konfrontas publika deklaro de ĝia registaro, ke la kontinento estas en danĝera kaj neantaŭvidebla zono de granda potencrivaleco. Ĉi tiu aŭstralia-brita-usona submarŝipa projekto estas sendube la plej ambicia projekto de la tri aliancanoj ekde la fino de la dua mondmilito. La tuta submarŝipa projekto finiĝos laŭplane en 2055, kostos proksimume 400 miliardojn da aŭstraliaj dolaroj, kreos 20 000 novajn laborlokojn en Aŭstralio kaj kulminos per hejma produktado de modernaj nukleaj submarŝipoj. DiversigoMilit-analizistoj opinias, ke la diversigo de submarŝipaj bazoj en la hind-pacifika regiono pliigos la funkcian kapablon de usonaj submarŝipoj. Aŭstralio pretas konstrui apartan submarŝipan bazon ĉe la urbo Port Kembla sur la orienta marbordo de sia teritorio. Ĉi tio havus strategian gravecon pro tio, ke nuntempe la usona submarŝipa floto en la Pacifika Oceano tre dependas de subtenaj instalaĵoj sur la insulo Gvamo en Oceanio. Nova politika realecoŜajnas, ke landoj en la hinda-pacifika regiono akceptas la AUKUS-grupon kiel novan politikan realecon. Tamen, oni povas supozi, ke iuj ŝtatoj iom post iom kliniĝos al AUKUS en la formo de ia partnereco aŭ porokaza kunlaboro. Tiusence estas tute eble, ke AUKUS povas ankaŭ disponigi novan kaj eble flekseblan manieron de nova strategia aranĝo en la hinda-pacifika regiono. Ĉiuokaze ekipado de Aŭstralio per modernaj nukleaj submarŝipoj ebligos al Kanbero ludi pli aktivan diplomatian rolon en la regiono kaj en monda diplomatio.
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius HAUSER estas emerita ambasadoro de Slovakio. 1La uzatan mallongigon AUKUS formas la komencaj literoj de la anglalingvaj nomoj de la partoprenantaj landoj en la partnereco (Australia, United Kingdom, United States [of America]).2La traktato kontraŭ pliigo de atomarmiloj estis subskribita en 1968 kaj havas tri ĉefajn principojn: nedisvastigo, malarmado kaj paca uzo de nuklea energio. La traktato taskis al la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) la kontrolon pri la paca uzo de nuklea teknologio.(Re)legu ankaŭ la artikolon de Julius Hauser AUKUS: Ĉu kolektiva defendado aŭ provokado?, MONATO 2021/12, p. 6 (/2021/013001.php).
|