PolitikoOPINIONova espero por italoj per Elly SchleinEn televida intervjuo responde al la invito „ne faru tro da damaĝoj”, la nova sekretariino de la itala Demokratia Partio (itale: Partito Democratico – PD) asertis: „Mi venis ĝuste por tion fari”. Elly Schlein estas novaĵo en la itala politika panoramo. Sufiĉe surprize, almenaŭ laŭ la ĝenerala opinio de la ĵurnalisma medio, ŝi gajnis la baloton internan en PD danke al rondvojaĝo tra Italio, kun ekskurso al Bruselo, por montri sian vizion pri renovigo de la partio. Post la skismo de Matteo Renzi 1, kiu, dum sia sekretarieco, portis la historie ĉefan maldekstrisman partion – idon de la Itala Komunista Partio – al centrismaj pozicioj, la PD eniris fazon de identeco-krizo. Tio ebligis al nova partio, Movado Kvin Steloj (itale: Movimento 5 Stelle – M5S), nerezisteblan gajnon de voĉoj, kio kondukis ĝian sekretarion Giuseppe Conte al la posteno de ĉefministro de la lando, kiam eksplodis la kovima pandemio ... Postpandemia situacioItaloj vidis la registaron disfali kaj la eks-ĉefbankiston Mario Draghi forkonduki Italion el la pinta momento de la pandemio. Italoj estis elĉerpitaj, kaj volis evidentan ŝanĝon de direkto. Tiam la dekstrisma post-faŝisma partio Fratoj de Italio (itale: Fratelli d'Italia – FdI) gajnis la landan politikan voĉdonadon, kaj iĝis ĉefministro Giorgia Meloni, la sekretario (ŝi ne volas esti nomata „sekretariino” pro politikaj kialoj) de FdI. La novaĵo estis evidenta: la nova estro de Italio estas virino. Tio neniam okazis en la historio de la Itala Respubliko, kiel atestas ŝia fama moto: „mi estas virino, mi estas patrino, mi estas kristanino”. Intertempe la aro de centrismaj kaj maldekstremaj partioj eniris tutan ĥaoson. La ĝenerala sinteno de la publika opinio estis: ne estas solida alternativo al la dekstrisma koalicio estrata de Giorgia Meloni kaj FdI, kies populareco altiĝis ĝis neniam antaŭe atingitaj niveloj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Federico GOBBO
Federico GOBBO estas respondeculo pri komunikado de la nederlanda landa sekcio de la itala Demokratia Partio.
|