Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Nova espero por italoj per Elly Schlein

En televida intervjuo responde al la invito „ne faru tro da damaĝoj”, la nova sekretariino de la itala Demokratia Partio (itale: Partito Democratico – PD) asertis: „Mi venis ĝuste por tion fari”. Elly Schlein estas novaĵo en la itala politika panoramo. Sufiĉe surprize, almenaŭ laŭ la ĝenerala opinio de la ĵurnalisma medio, ŝi gajnis la baloton internan en PD danke al rondvojaĝo tra Italio, kun ekskurso al Bruselo, por montri sian vizion pri renovigo de la partio. Post la skismo de Matteo Renzi 1, kiu, dum sia sekretarieco, portis la historie ĉefan maldekstrisman partion – idon de la Itala Komunista Partio – al centrismaj pozicioj, PD eniris fazon de identeco-krizo. Tio ebligis al nova partio, Movado Kvin Steloj (itale: Movimento 5 Stelle – M5S), nerezisteblan gajnon de voĉoj, kio kondukis ĝian sekretarion Giuseppe Conte al la posteno de ĉefministro de la lando, kiam eksplodis la kovima pandemio ...

Postpandemia situacio

Italoj vidis la registaron disfali kaj la eks-ĉefbankiston Mario Draghi forkonduki Italion el la pinta momento de la pandemio. Italoj estis elĉerpitaj, kaj volis evidentan ŝanĝon de direkto. Tiam la dekstrisma post-faŝisma partio Fratoj de Italio (itale: Fratelli d'Italia – FdI) gajnis la landan politikan voĉdonadon, kaj iĝis ĉefministro Giorgia Meloni, la sekretario (ŝi ne volas esti nomata „sekretariino” pro politikaj kialoj) de FdI. La novaĵo estis evidenta: la nova estro de Italio estas virino. Tio neniam okazis en la historio de la Itala Respubliko, kiel atestas ŝia fama moto: „mi estas virino, mi estas patrino, mi estas kristanino”. Intertempe la aro de centrismaj kaj maldekstremaj partioj eniris tutan ĥaoson. La ĝenerala sinteno de la publika opinio estis: ne estas solida alternativo al la dekstrisma koalicio estrata de Giorgia Meloni kaj FdI, kies populareco altiĝis ĝis neniam antaŭe atingitaj niveloj.

Portreto de Elly

Sed ĉio ŝanĝiĝis post la voĉdonado interna en PD, kiam triumfis Elena Ethel Schlein. Ŝia patro, Melvin, estas aŝkenaza usonano kaj instruas politikan sciencon en la universitato Johns Hopkins. La patrino, Maria Paola Viviani, estas profesorino pri kompara publikjuro en la universitato Insubri (Varese-Como). Origine, la patra familio estas el Ĵovka, nun en Ukrainio, dum la patrina familio estas itala kaj socialisma: la avo, Agostino Viviani, estis antifaŝisto kaj kunfondinto de la Itala Respubliko.

Elly Schlein naskiĝis en 1985 kaj grandiĝis en Lugano, Svislando. Pro la familia historio ŝi havas tri pasportojn: italan, svisan, usonan. Jam junaĝe ŝi komencis politikumi en Usono en 2008, kiel volontulino en la kampanjo de Barack Obama. Denove ŝi agadis por Obama en 2012. En 2013, post kiam PD, tiam estrata de Matteo Renzi, faligis la kandidatiĝon de Romano Prodi kiel prezidento de la Itala Respubliko, ŝi lanĉis la kampanjon #OccupyPD, kun klara usonstila referenco al desubaj aktivismaj movadoj. En 2014 ŝi iĝis EU-parlamentanino kun PD kaj konatiĝis al pli vasta publiko en Italio kaj Eŭropo ekde 2016, kiam la socialdemokrata frakcio en Eŭropa Parlamento nomumis ŝin delegito pri la reformo de la Reglamento Dublino III 2, la bazo de la politiko pri migrado en Eŭropo, kiu estas akre disiga temo inter eŭropaj civitanoj, precipe en Italio, kiu estas la ĉefa unua lando de alveno el Afriko. Pro kontraŭstaro al la politika gvido de PD fare de Matteo Renzi, ŝi forlasis la partion por resti kohera kun sia idealaro.

Ekologi-socialismo

Pro la pandemio, samkiel aliaj landoj tra la mondo, Italio eniris fazon de malespero pri la estonteco, necerteco pri la nuntempo, kaj sopiro al la perdita supozate glora pasinteco. Ne venas do kiel surprizo la novaĵo, ke la mesaĝo de la ŝovinismemaj naciistaj dekstremaj partioj allogis la voĉdonantojn facile kaj efike. Ilia mesaĝo estas ĉiam la sama: ne ekzistas alternativo, ekonomia kapitalismo estas la sola venkanto de la dudeka jarcento, kvazaŭ ĝi estus ununura bloka ideologio de la historio, do nacioj vivu en la interspacoj de la tutmonda sistemo, kaj la individuoj limiĝu al pluvivado. Tiu ĉi mesaĝo estas la fonto de la deprimo kaj malespero de multaj italoj, enlandaj kaj vivantaj eksterlande. Sed io okazis lastatempe: la Z-generacianoj plenkreskuliĝis kaj postulis drastajn ŝanĝojn. Inspiritaj de Greta Thunberg, multaj el ili preteriras naciismon, sopirante ne al svaga kosmopolitismo sed al ekologia tutplanedismo: homo estas unu animala specio, kiu devas kunvivi kun la aliaj, respektante la individuajn rajtojn de ĉiu homo sen ajna diskriminacio kadre de speciala sistemo, por ke la planedo konserviĝu por la venontaj generacioj, por ke niaj nepoj nin benu. Konsekvence, la nova ekologie respektema kaj daŭripova ekonomia sistemo estu novspeca kapitalismo. Tio, ekstreme sinteze, estas la bazo de la france tiel nomata écosocialisme, en Esperanto eble ekologi-socialismo, prezentita de Michael Löwy per samtitola libro publikigita en la jaro 2011.

En sia politika kampanjo por iĝi la nova sekretariino de PD Elly Schlein la lastajn monatojn rondvojaĝis Italion orienten-okcidenten, norden-suden. Interese, estis nur unu etapo ekster la lando, pli precize en la laŭfakta politika ĉefurbo de Eŭropo: Bruselo. En ĉi tiu okazo, Elly Schlein klarigis, ke ŝi konsideras sin ekologi-socialistino. Dum la kampanjo, ŝi uzis tri ŝlosilvortojn por komuniki sian politikan vizion de la partio, de la lando, de Eŭropo, kaj de la planedo: ekologiismo, inismo, progresismo. La vorto progresismo referencas al la socialisma tradicio, kaj por klarigi tion, kelkaj el la sloganoj estis: „laboro kaj malriĉa neniam estu en la sama frazo”; „sen bazo forgesu pri altecoj”; la ĉi-lasta aludas al matematika formulo por kalkuli la areon de triangulo, sed pli grave ĝi esprimas la neceson konekti la partion kun la neregistaraj organizoj kaj aliaj movadoj por „rekonstrui la perditan fidon inter la partio kaj la maldekstremularo, alivorte, ĝia popolo”. Alia novaĵo de la politika Elly Schlein estis – taksi ne tro gravaj la tradiciajn amaskomunikilojn, kiel ekzemple la italajn televidon kaj tagĵurnalaron, por transdoni sian mesaĝon rekte per jutubistoj, instagramaj videetoj, fejsbukaj paĝoj, podkastoj kaj simile.

Kariero

Post natura fino de la mandato en la EU-Parlamento, en 2020 ŝi kandidatis per maldekstra-centra nepartia listo al la voĉdonado de la regiono Emilio-Romanjo kaj iĝis vicprezidantino de la regiona registaro laŭ elekto de la prezidanto Stefano Bonaccini. En 2022 ŝi kandidatis en simila listo por iĝi parlamentanino en la landa parlamento en Italio, kaj denove ŝi gajnis la postenon. Post la katastrofa rezulto de PD en la voĉdonado de septembro 2022, Enrico Letta, la tiama sekretario, demisiis kaj kunvokis partian kongreson por rekonstrui la animon de PD. Estis li, kiu telefonis al Elly Schlein petante, ke ŝi kandidatiĝu. Notindas, ke Elly Schlein estis ankoraŭ ekster PD dum la regoperiodo de Matteo Renzi, kiu interalie, malgraŭ la promesoj pri lojaleco kaj la fama ŝajna aserto „Enrico, estu serena”, subfosis sian antaŭulon Enrico Letta kaj piedbatis lin for de la sekretarieco antaŭ iom da jaroj; Enrico Letta ne plu estos serena post tiu ĉi epizodo.

Subteno de Z-generacio

Elly Schlein akceptis kaj re-aliĝis al la partio. Atakoj estis multflankaj: „revenas la perfidulino”; „ŝi estas tro juna” / „tro ina” / „tro radikala” / „maltro sperta” / „maltro itala” (pro la tri pasportoj) / „maltro serioza” (ekzemple, ŝi ludis piane Imagine de John Lennon tute amatore en televida intervjuo de Alessandro Cattelan, kies video sur Jutubo sufiĉe furoras). Ĉio ĉi ne baris „la ondon”, por uzi ŝian vortigon. Z-generaciano 16-jara venis al ŝi dirante: „mi voĉdonos por vi, ĉar vi ne parolas pri ni [Z-generacianoj] sed kun ni”. Post paŭzo li aldonis: „ne elrevigu nin”. Jen la esenco de la mesaĝo de Schlein: for la malesperon, estas revo por la nuntempo kaj la baldaŭa estonteco; sufiĉas kunigi la movadojn, ĉar kiel komunumo ni atingos pli da rezultoj ol atingas individuoj.

Pro tio Elly Schlein gajnis la baloton kadre de la partia voĉdonado malfermita al ĉiuj italoj aĝaj 16 aŭ pli (alia novaĵo), kiu okazis ankaŭ rekte perrete. Ĝuste la Z-generacianoj kaj la eksterpatriuloj donis tiun kvanteton da voĉdonoj, kiu ebligis al ŝi gajni super la alia kandidato, Stefano Bonaccini: el la tempo de la kunrego de regiono Emilio-Romanjo, la roloj inversiĝis: Elly Schlein gvidas la partion kiel sekretariino, kaj ŝi petis al Bonaccini, kiu akceptis, iĝi la prezidanto de PD.

Defio

Bezonatas virino por gajni la venontan voĉdonadon, probable post kvar jaroj, kontraŭ Giorgia Meloni. Ili ambaŭ estas virinoj, sed ekstreme malsimilaj. Giorgia estas fiera patrino, Elly ne, kaj krome estas samseksemulino; Giorgia sin proklamas kristana, Elly venas de juda origino, sed citas la enciklikon Laudato si (Laŭdata estu) de papo Francisko, kiu estas la plej maldekstrema papo post la dua mondmilito; Giorgia parolas pri „itala nacio”, Elly pri „unuiĝo kaj komunumo”. Nun restas vidende, kio okazos en la venontaj monatoj, ĉar Elly Schlein volas renovigi partion kiu estas plenplena de homoj kiuj rezonas laŭ aliaj politikaj linioj kompare al ŝi kaj ne volas perdi siajn respektivajn povojn interne en PD. La vojo de Elly ege malfacilas, sed sendube, nun, en la itala politika panoramo aperas virina alternativo al virina ĉefministro. Tio estas bona signo pri la sanstato de demokratio en Italio.

fipl
Federico GOBBO


Federico GOBBO estas respondeculo pri komunikado de la nederlanda landa sekcio de la itala Demokratia Partio.
1. Matteo Renzi, foririnte el PD, kreis novan centrisman partion Viva Italio (itale: Italia viva), proksima – ne nur laŭnome – al Antaŭen, Italio (itale: Forza Italia de Silvio Berlusconi (red.)).
2. Reglamento n-ro 604/2013, kiu difinas, kiu membroŝtato respondecas pri ekzamenado de azilpeto. Ĝi anstataŭas la Reglamenton Dublino II (343/2003), kaj validas por ĉiuj membroŝtatoj krom Danio (red.).

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 07, p. 5.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Federico Gobbo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-06-02