Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Kia tribismo?

MONATO ne estas la usona revuo Time. Ĝi estas pli serioza. Sed bedaŭrinde la artikolo pri Kongo Kurboriĉa vojo al demokratio (MONATO 2023/03. p. 3 (2023/013285.php)) ŝajnas verkita de ĵurnalisto el Time, ĉar ĝi prezentas la militon, kvazaŭ ĝi dependus de afrika tribismo. Efektive en Kongo okazas triba milito, sed la triboj estas A, tiu de la „estraranoj de usonaj multnaciaj kompanioj”, kaj B, tiu de la „estraranoj de neusonaj kompanioj”. Cetere ili ne batalas rekte sed pere de dungosoldatoj. A uzas la usonan registaron, kiu uzas Britujon, kiu liveras subtenon al Ruando (Demandu vin kial oni volas porti al Ruando azilpetantojn el Britujo, kaj kial Ruando inventis, ke ĝi estas anglalingva lando) kaj B uzas la tre malfortan kongan nacian armeon, sed ne liveras al ĝi helpon.

UN rigardas, ĉar ĝi ne havas la rimedojn por sendi veran pacigan armeon (demandu vin, kiu neas al UN la rimedojn por starigi pac-defendan armeon. Ne kredu min, esploru dokumentojn de UN). Ankaŭ pri la kialoj de la konga milito ne kredu min, sed legu la bultenon de la tribo A, The Economist, kiu havas tutan triumfan dokumenton pri How America plans to break China's grip on African minerals – A new contest between the US and China is under way (Kiel Usono planas rompi la ĉinan regon super afrikaj minaĵoj – survojas nova streĉo inter Usono kaj Ĉinujo).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Renato CORSETTI
Britujo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renato Corsetti el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-25