![]() Moderna vivoKONKURSOEŭropa premio por aŭstra vilaĝoMultaj ne scias, ke jam de kelkaj jaroj oni povas sekvi la internacian konkurson kun la nomo „eŭropa premio por renovigo de vilaĝo”, kiu estas organizata ĉiun duan jaron ekde 1990 de Eŭropa Labor-kolektivo por Kampara Evoluo kaj Renovigo de Vilaĝoj 1. Intereson atingi la internacian eŭropan premion en 2022 havis 21 registritaj vilaĝoj kaj lokaj komunumoj el Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Finnlando, Germanio, Hungario, Nederlando, Pollando, Slovakio kaj Svislando. La frapfrazo de la konkurso estis „Konstruado de pontoj”. Ĝi spegulas grandajn defiojn niatempajn, kiel ekzemple klimat-ŝanĝiĝon, mankon de financaj rimedoj, ciferecan transformon, pandemion ktp. Ĝi samtempe subtenas aktivan dialogon en diversaj vilaĝoj inter ties loĝantoj, kiuj serĉas komunajn elirpunktojn kaj trovas socie, ekonomie kaj ekologie respondecajn solvojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.
|