MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

KONKURSO

Eŭropa premio por aŭstra vilaĝo

Multaj ne scias, ke jam de kelkaj jaroj oni povas sekvi la internacian konkurson kun la nomo „eŭropa premio por renovigo de vilaĝo”, kiu estas organizata ĉiun duan jaron ekde 1990 de Eŭropa Labor-kolektivo por Kampara Evoluo kaj Renovigo de Vilaĝoj 1. Intereson atingi la internacian eŭropan premion en 2022 havis 21 registritaj vilaĝoj kaj lokaj komunumoj el Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Finnlando, Germanio, Hungario, Nederlando, Pollando, Slovakio kaj Svislando.

La frapfrazo de la konkurso estis „Konstruado de pontoj”. Ĝi spegulas grandajn defiojn niatempajn, kiel ekzemple klimat-ŝanĝiĝon, mankon de financaj rimedoj, ciferecan transformon, pandemion ktp. Ĝi samtempe subtenas aktivan dialogon en diversaj vilaĝoj inter ties loĝantoj, kiuj serĉas komunajn elirpunktojn kaj trovas socie, ekonomie kaj ekologie respondecajn solvojn.

Venkinto

La prestiĝan 17an eŭropan premion atingis la aŭstra vilaĝo Stadtschlaining, kiu havas proksimume 2000 loĝantojn. En la raporto de la esplorkomisiono estas skribite, ke la unika avantaĝo kaj escepta karakterizaĵo de la vilaĝo estas ĝia aliro al la temo pri paca kaj dankema kunvivado, kulturo kaj efika solvado de konfliktoj.

Krom realigo de multnombraj kaj sukcesaj sociaj projektoj, la vilaĝo Stadtschlaining elstaras ankaŭ pro sia ekzempla traktado de la valora historia strukturo de konstruaĵoj.

Aliaj partoprenintoj

La konkurantaj vilaĝoj estis dividitaj en tri kategoriojn. Krom la venkinta vilaĝo Stadschlaining, kvin aliaj atingis oran kategorion. Naŭ vilaĝoj ricevis arĝentan premion kaj ses vilaĝoj ricevis bronzan.

La solena ceremonio de transdono de premioj okazis en majo en la vilaĝo venkinta en la antaŭa jaro, la bavara Hofheimer Land en Germanio.

1. Eŭropa Labor-kolektivo por Kampara Evoluo kaj Renovigo de Vilaĝoj (germane Europäische Arbeitsgemeinschaft Landentwicklung und Dorferneuerung) estis fondita en 1989 kiel unuiĝo de registaraj reprezentantoj, specialistoj kaj spertuloj pri kampara renovigo. Ekde februaro 2007 ĝi funkcias kiel sendependa neprofitcela organizaĵo.
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 05, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-09