MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

RUSA INVADO

Kial la subteno por Ukrainio ne estas ĉiea?

La 24a de februaro 2022 ŝanĝis la aktualan historion. Rusio, konstanta membro de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN), garantianto de la ukraina sendependeco laŭ la Budapeŝta Interkonsento de la jaro 1994, ŝtato kun la plej granda nuklea arsenalo en la tuta mondo, atakis la najbaran Ukrainion. Per modernaj amaskomunikiloj ĉiuj povis informiĝi preskaŭ en reala tempo pri la aktivado de la rusa armeo. Ĝi ĝis nun bombardas ukrainajn urbojn, faras preskaŭ malkaŝe militkrimojn, detruas pontojn, transportvojojn, elektrocentralojn ktp.

Voĉdono pri kondamno de la rusia agreso okazis en la Ĝenerala Asembleo de UN pasintjare, la 2an de marto. Rezultoj estis tre klaraj: 141 landoj jesis kaj nur 5 landoj – Rusio, Belorusio, Eritreo, Nord-Koreio kaj Sirio – kontraŭis. 35 landoj sindetenis. Sindeteno okazas ofte dum UN-aj voĉdonoj, sed neniam senkiale. En tiu ĉi afero gravas, ke por kelkaj landoj Rusio estas gravega ekonomia partnero, nekomparebla kun Ukrainio. En aliaj regionoj Rusio per armiloj kaj servoj de la fifama militgrupo Wagner subtenas lokajn malfortajn registarojn, kiuj ofte kaptis la potencon per puĉoj aŭ ribeloj; nur per rusa helpo ili povas fortiĝi kaj batali kontraŭ aliaj lokaj politikaj fortoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Michał ŁABENDA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Michał Łabenda el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-01