El diplomatia vidpunktoRUSA INVADOKial la subteno por Ukrainio ne estas ĉiea?La 24a de februaro 2022 ŝanĝis la aktualan historion. Rusio, konstanta membro de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN), garantianto de la ukraina sendependeco laŭ la Budapeŝta Interkonsento de la jaro 1994, ŝtato kun la plej granda nuklea arsenalo en la tuta mondo, atakis la najbaran Ukrainion. Per modernaj amaskomunikiloj ĉiuj povis informiĝi preskaŭ en reala tempo pri la aktivado de la rusa armeo. Ĝi ĝis nun bombardas ukrainajn urbojn, faras preskaŭ malkaŝe militkrimojn, detruas pontojn, transportvojojn, elektrocentralojn ktp. Voĉdono pri kondamno de la rusia agreso okazis en la Ĝenerala Asembleo de UN pasintjare, la 2an de marto. Rezultoj estis tre klaraj: 141 landoj jesis kaj nur 5 landoj – Rusio, Belorusio, Eritreo, Nord-Koreio kaj Sirio – kontraŭis. 35 landoj sindetenis. Sindeteno okazas ofte dum UN-aj voĉdonoj, sed neniam senkiale. En tiu ĉi afero gravas, ke por kelkaj landoj Rusio estas gravega ekonomia partnero, nekomparebla kun Ukrainio. En aliaj regionoj Rusio per armiloj kaj servoj de la fifama militgrupo Wagner subtenas lokajn malfortajn registarojn, kiuj ofte kaptis la potencon per puĉoj aŭ ribeloj; nur per rusa helpo ili povas fortiĝi kaj batali kontraŭ aliaj lokaj politikaj fortoj. Dume demokratia Mongolio senelekte devas vivi inter du enormaj najbaroj – la plej grava mongola vivintereso estas do pacaj rilatoj kun Ĉinio kaj Rusio. Por Ĉinio, konstanta membro de la Konsilio, ĉiu voĉdono estas rezulto de multaj mondaj kaj regionaj konsideroj, de ĝiaj pasintaj kaj antaŭvidataj pozicioj pri multaj aferoj. Dum la voĉdonoj en UN ankaŭ neĉeesto estas signifa, kaj kelkaj landoj, inter kiuj estas tre proksimaj rusaj aliancanoj, uzis tiun ĉi eblon por montri sian propran opinion. Diversaj opiniojPost unu militjaro estas forta opinio en Okcidento, ke la rusia kulpo estas klara kaj senduba. Kontraŭe, en multaj afrikaj landoj oftiĝas voĉoj pri la rusia rajto por memdefendo kontraŭ supozeble preparata atako de NATO-landoj, pri la malamika, raba kaj malestima okcidenta politiko en la tuta mondo ktp. Sergej Lavrov, la rusa ministro pri eksteraj aferoj, estas bonvena en diversaj landoj, li vizitis ŝtatojn, kien li en aliaj cirkonstancoj neniam alvenus. Tio ne okazas senbaze. Kiuj estas do la kialoj de tiu ĉi simpatio por la okupanto kaj atakanto? Okcidenta superregadoEn Afriko estas tre disvastiĝinta la ideo pri okcidenta superregado, aŭ hegemonio, el kiu fontas la plimulto de la plej gravaj nunaj problemoj en Afriko kaj Mez-Oriento. Laŭ tiu ĉi konvinko, kune kun la kolapso de Sovetunio finiĝis la ekvilibra mondordo. Ne plu kontraŭstarata de iu ajn forto en Afriko, Usono povas agi laŭ sia volo kaj kaprico. Vaŝingtono konsideras aliajn landojn kiel malpli gravajn partnerojn, aŭ eĉ kiel uzeblajn ilojn por atingi siajn celojn – ĉu en Afriko, en Azio, ĉu en Eŭropo. Laŭ tia ĉi teorio, Putin antaŭvidis la usonajn planojn kaj kontraŭagis. Sekve, la rusa milito ne estas pri Ukrainio, la vera rusa celo estas rekonstruado de la jam detruita, pli justa mondordo, kie afrikaj kaj aziaj landoj havos eblon elekti partnerojn kaj kunlabori kun ili, sur bazo de siaj propraj interesoj. Rezultoj de la koloniaj spertojLa koloniaj spertoj estas malsamaj en la diversaj regionoj. En Mez-Oriento la plej gravaj malamikoj estas kompreneble Usono kaj ĝia aliancano Israelo. En la okcidenta parto de Afriko daŭre fortiĝas sentoj kontraŭ Francio. Lokaj politikaj elitoj, ofte edukitaj en francaj universitatoj, kulpigas la antaŭan kolonian ŝtaton ne nur pri la malnovaj pekoj, sed ankaŭ pri siaj propraj malsukcesoj de lastaj jardekoj. Sekvante sukcesan multjaran rusan propagandon, afrikanoj konsideras Rusion forta lando sen kolonia pasinteco, kiu pretas subteni partnerojn el aliaj kontinentoj. Rusio, oni pensas, estas ankaŭ pli efika en siaj agoj. La lasta opinio fariĝis precipe forta fone de la plurjardeka malsukcesa franca interveno en Sahelo. Ankaŭ tutafrikistoj, kiuj sonĝas pri estonta unuiĝinta, riĉa kaj influa Afriko, esperas, ke Rusio fariĝos amika forto subtenanta afrikajn landojn kontraŭ la antaŭaj koloniistoj. Ili agas laŭ la regulo „Malamiko de mia malamiko estas mia amiko.” Seniluziiĝo pri demokratioEn la afrika regiono nur kelkaj gvidantoj simpatias demokratiajn valorojn. Multaj ĉefministroj kaj prezidantoj, plej multe eksaj soldatoj de diversaj rangoj, atingis siajn potencajn poziciojn aŭ konservis ilin nur per rusa subteno – armiloj, milittrupoj, trejnistoj, konsilistoj. Kompreneble, ili neniam akceptos okcidentan retorikon pri demokratiaj rajtoj, jura regado kaj internaciaj normoj. Kontraŭe, tiuj eksaj soldatoj ĉiam sekvos tion, kion diros Rusio, subtenos rusan politikon kaj kredos je rusiaj argumentoj. Tamen ne nur politikaj elitoj esprimas disreviĝon kaj seniluziiĝon pri demokratio, kiu dum la lastaj jardekoj ne solvis lokajn ekonomiajn kaj sociajn problemojn. Pli kaj pli da homoj kredas, ke nur aŭtoritata registaro povos atingi florantan ekonomion kaj plenan sendependecon – do, Rusio, almenaŭ laŭ la bildo prezentata en ĝia propra propagando, estas la plej bona pruvo de tiu ĉi espero. Arabaj landojAnkaŭ en la arabaj landoj la kunteksto estas tre kompleksa. Multaj lokaj politikaj altranguloj kredas, ke la protestoj de la t.n. Araba Printempo estis sekrete planitaj kaj organizitaj en Okcidento, kiu celis al profunda reordigo de la tuta mez-orienta regiono laŭ siaj propraj interesoj. Arabaj landoj tre facile kredas konspirteorion pri preparata atako fare de NATO-landoj kontraŭ Rusio el Ukrainio. Aliflanke, multaj partoprenantoj de la protestoj dum la Araba Printempo demandas sin, kial iliaj landoj devus subteni la ukrainojn, se neniu subtenis la demokratiajn movadojn kaj manifestaciojn, kiujn lokaj potenculoj tiel forte subpremis. Eŭropaj duoblaj normojDum la unuaj tagoj de la milito en Ukrainio novaĵagentejoj raportis pri la problemoj de studentoj kun malhela haŭto forkurantaj de la milito. Ĉie en gazetoj kaj televidaj programoj aperis bildoj de junaj afrikanoj kaj azianoj, batitaj, prirabitaj, senespere atendantaj eblon transiri la ŝtatlimon, dum limgardistoj servas ĉiujn blankulojn. Ne gravas, ke la raportoj estis ege troigitaj, la mesaĝo estis bone komprenita – eĉ dum la plej grava socia krizo eŭropanoj havas duoblajn normojn. En multaj afrikaj landoj oni demandis: Kial ni devus esti solidaraj kun homoj, kiuj ne helpis niajn geknabojn dum la malfacila tempo? En islamaj landoj oni starigas demandon pri duoblaj normoj en alia kunteksto. Kial la milito en Ukrainio estas pli grava ol la okupado de Palestino? Kial la ukrainoj, kiuj batalas kontraŭ rusaj okupantoj, estas defendantoj kaj herooj, sed palestinanaj batalantoj kontraŭ israelaj kontraŭleĝaj koloniistoj estas teroristoj? Certe, tiuj estas retorikaj demandoj, bazitaj sur sentoj, ne sur faktoj, sed ili malhelpas al la ukraina afero. Rolo de SovetioLa grava afero por kompreni afrikan akceptadon de la rusa propagando estas la historia rolo de Sovetio en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj, post kiam multaj afrikaj landoj atingis sendependecon. Ganao, Gvineo, Malio, Zairo (nun Demokratia Respubliko Kongo) kaj multaj aliaj volis tiam sekvi socialisman evolumanieron kaj kompreneble turnis sin al Sovetunio. La sovetia registaro milite subtenis diversajn maldekstre orientitajn liberomovadojn. Miloj da afrikaj studentoj, ofte el lokaj elitoj, studis en sovetiaj universitatoj. Hodiaŭ eĉ tiuj, kiuj diplomitiĝis en Odeso aŭ Kijivo, konservas plej multe sovetian aŭ rusan vidpunkton. Dekoj da tiuj stipendiuloj okupas nun altajn poziciojn en registaroj kaj en administraj strukturoj. Kompreneble, ili ofte sentas devoscian lojalecon al Sovetio kaj ĝia daŭriganto – Rusio. KontraŭusonismoAliflanke, la rusa propagando dum multaj jardekoj laboris por fortigi favorajn esprimojn en Afriko. Tio eble estas la plej efika ilo, kiu baziĝas sur du kolonoj: kontraŭusonismo kaj seninterrompa ripetado de mensogoj. Rusaj politikistoj uzas Usonon por pravigi ĉiujn proprajn maljustaĵojn. Usono invadis aŭ malstabiligis Afganion, Libion, Irakon ktp. Kiu memoras, ke Sovetio, ne Usono, enigis sian armeon en la sendependan Afganion en 1979, kio ekigis la putradon de la afgana ŝtato? Kiu konscias, ke la internacia interveno en Libio baziĝis sur rezolucio de UN, kiun Rusio ne kontraŭis? Kiu volus rakonti pri la sangmakulita iraka prezidanto Sadam Husejn, kiu uzis kemian armilon kontraŭ civiluloj en sia propra lando kaj invadis la najbaran Kuvajton? MensogojKutime, disputante pri la usona rolo en la mondaj ekonomio kaj politiko, kontraŭuloj el ambaŭ flankoj havas raciajn, defendeblajn kaj logikajn argumentojn. Disputo baziĝas sur faktoj. La rusaj politikistoj agas alimaniere – ili ripetas mensogojn pri la historio, pri la situacio en aliaj landoj, pri rusaj aŭ fremdaj politikistoj kaj famuloj, aldonante novajn kaj novajn detalojn, ĝis absurdeco. Hodiaŭ en Rusio, kiel en la libro 1984, neniu povas aŭ rajtas kontraŭi tiujn ĉi mensogojn, kiuj fariĝas la sola vero por la popolo. La rusaj propagandistoj neas, ke Stalin kaj Hitler estis aliancanoj dum la unuaj du jaroj de la dua mondmilito; homfarita malsato en Ukrainio kaj Kazaĥio ne okazis; la rusa ŝtato neniam koloniis aliajn naciojn; Eŭropa Unio estas nenio pli ol usonaj projekto kaj kliento, ktp. Nun rusaj ĵurnalistoj, publicistoj kaj politikistoj ripetas senpaŭze kaj memfide, ke la politika vivo en Ukraino estas tute trempita en naciismo kaj militismo, ke prezidanto Zelenskij estas drogulo, psika malsanulo, pagata de Usono, ke Ukrainio kaj NATO celis ataki kaj diserigi Rusion. Fluas mensogoj pri okjara genocido en Donbaso, pri subpremataj rusparolantoj, pri kvar regionoj de Ukrainio, kiuj revis iĝi parto de Rusio. Senfina bataloEn Afriko la historio, spertoj, esprimoj kaj celkonscia rusa propagando miksiĝas kaj formas bazon por grava milito. Tiu batalo estos ege malfacila por Okcidento, ĉar ĉi tie la vero ne ĉiam venkas. Eŭropo devas agnoski, ke tiu ĉi milito ne finiĝos tuj tiam, kiam du flankoj subskribas packontrakton. Tio estas nur batalo, la propaganda milito daŭros kaj daŭros ... Michał ŁABENDA
|