MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

VIDATE SCIENCISTE

Kiel la mondo reale funkcias

Antaŭ kelkaj jaroj (MONATO 2020/05, p. 21 (2020/012632.php)) mi finis artikolon per la rimarko „Multe pli ol klimatŝanĝiĝon mi timas fatalan kolapson de la monda financa sistemo kaj trian mondmiliton”. La tekston mi verkis jam fine de 2019, kaj tiam mi ne pensis pri alispeca katastrofo, pandemio, kiu grave perturbis la mondon je la aperdato de mia artikolo. Jam delonge mi sentas min malbone informita pri la reala situacio de la mondo. Tial mi ĝojis aŭdante pri libro, kies aŭtoro asertas priskribi la problemojn el pure sciencista vidpunkto kaj refuti ĉiuspecajn misinformojn.

Vaclav Smil naskiĝis en 1943 en Plzeň en la nuna Ĉeĥio. En 1969 li elmigris kun la edzino al Usono. Ekde 1972 ĝis la pensiiĝo, li instruis sciencajn fakojn ĉe la Universitato de Manitobo en Kanado. Li specialistiĝis i.a. pri energio, klimatŝanĝiĝo, Ĉinio kaj demografio kaj verkis multajn librojn kaj artikolojn pri tiuj temoj. Li estas skeptika pri la promesoj, ke ene de kelkaj jardekoj la tuta mondo povos funkcii per renoviĝanta energio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio


Roland ROTSAERT laboris en la financa sektoro. Li estas pensiulo ekde 2010 kaj nun i.a. volontulas en lokaj arĥivoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-25