MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

VIDATE SCIENCISTE

Kiel la mondo reale funkcias

Antaŭ kelkaj jaroj (MONATO 2020/05, p. 21) mi finis artikolon per la rimarko „Multe pli ol klimatŝanĝiĝon mi timas fatalan kolapson de la monda financa sistemo kaj trian mondmiliton”. La tekston mi verkis jam fine de 2019, kaj tiam mi ne pensis pri alispeca katastrofo, pandemio, kiu grave perturbis la mondon je la aperdato de mia artikolo. Jam delonge mi sentas min malbone informita pri la reala situacio de la mondo. Tial mi ĝojis aŭdante pri libro, kies aŭtoro asertas priskribi la problemojn el pure sciencista vidpunkto kaj refuti ĉiuspecajn misinformojn.

Vaclav Smil naskiĝis en 1943 en Plzeň en la nuna Ĉeĥio. En 1969 li elmigris kun la edzino al Usono. Ekde 1972 ĝis la pensiiĝo, li instruis sciencajn fakojn ĉe la Universitato de Manitobo en Kanado. Li specialistiĝis i.a. pri energio, klimatŝanĝiĝo, Ĉinio kaj demografio kaj verkis multajn librojn kaj artikolojn pri tiuj temoj. Li estas skeptika pri la promesoj, ke ene de kelkaj jardekoj la tuta mondo povos funkcii per renoviĝanta energio.

Smil verkis ĉefe por sciencista publiko, kaj por bone kompreni liajn tekstojn leganto bezonas sufiĉan konon de biologio, kemio, statistiko ktp. Tamen, liaj lastaj libroj Numbers Don't Lie (Nombroj ne mensogas) el 2020 kaj la ĉi tie pritraktata How the World Really Works (Kiel la mondo reale funkcias) el 2022 celas ĝeneralan publikon.

Temas ne nur pri la riĉuloj

Inter la ĉefaj bezonoj de homo estas manĝaĵoj. La riĉa parto de la mondo povas konsiderinde malpliigi sian bezonon je energio kaj aliaj resursoj aplikante la konsilojn de klimataktivuloj, ekzemple manĝante malpli da viando, sed Smil atentigas pri la bezonoj de la alia parto de la mondo. Malgraŭ la kreskanta loĝantaro eblis malpliigi la nombron da homoj, kiuj malsatas, sed multaj restas malsataj. Eĉ plias tiuj, kiuj disponas pri la minimumo kaj deziras havi pli. Kontentigi tiujn postulos multe pli, ol la riĉuloj povus ŝpari rezignante pri viando kaj per aliaj raciigoj.

Kvar pilieroj

La ĉefa temo de la libro, apenaŭ menciata en diskutoj pri klimatŝanĝiĝo, estas la kvar pilieroj, sur kiuj baziĝas nia nuna civilizacio: amoniako, plasto, ŝtalo kaj cemento. Ilia produktado konsumas ege grandajn kvantojn da energio, kaj ili estas nemalhaveblaj. Amoniako (NH3) estas kombinaĵo de nitrogeno kaj hidrogeno, bazo de kemia sterko, nepre necesa en agrikultura sistemo, kiu nutru ok miliardojn da homoj. Plastoj estas ĉie kaj iĝis nemalhaveblaj en la nuna socio. La produktado postulas multe da energio el petrolo aŭ gaso bezonata kiel energio (sed por iuj aplikoj malpli ol ŝtalo kaj cemento). Plastaĵoj je la fino de sia vivo ofte alvenas en rubejoj aŭ en la maro anstataŭ esti reuzotaj. Produktadi ŝtalon kaj cementon estas same energivore. La nuna mondo estas neimagebla sen tiuj produktoj. Kiel pri manĝaĵoj, la riĉaj landoj kapablas esti multe pli ŝparemaj uzante tiajn materialojn, sed la ceteraj landoj, kiuj komencas uzi ilin, neniigos tiujn ŝparojn.

Viando, fiŝaĵoj kaj aŭtoj

Smil ne estas vegetarano, modere manĝas viandon kaj kontraŭas veganismon. Laŭ li nepre necesas, kie eblas, uzi por brutarbredado la partojn de la mondo, kiuj ne taŭgas por intensa agrikulturo. Fiŝado akcepteblas apud la marbordoj, kie ne tro altas la brulaĵkonsumo de ŝipmotoroj.

Ofta plendobjekto de Smil estas la troa pezo de la nun plej popularaj aŭtomobiloj, la „sportaj util-veturiloj” (SUV). Ekzemplo el Nombroj ne mensogas: biciklo de 7 kg povas transporti unu personon; SUV de 2000 kg kutime transportas ankaŭ nur unu personon.

Pesimisto aŭ optimisto? Ne: sciencisto!

Dum iuj neas la problemojn, kaj aliaj prognozas katastrofojn, Smil atentigas pri forgesoj en la diskutoj. Efektive ekzistas problemoj, eĉ multe pliaj kaj alispecaj ol kutime menciate, necesas kaj eblas trovi solvojn, sed multaj el la proponataj estas nerealismaj aŭ sensencaj kaj ne rapide realigeblaj.

roro
Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio


Roland ROTSAERT laboris en la financa sektoro. Li estas pensiulo ekde 2010 kaj nun i.a. volontulas en lokaj arĥivoj.
Vaclav Smil: How the World Really Works, 2022. ISBN 978-0-241-98967-8. Ekzistas tradukoj al germana, hispana, nederlanda kaj portugala. Pliajn informojn pri la aŭtoro kaj lia laboro eblas ĉerpi el https://vaclavsmil.com/

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 05, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-09