MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Aktuale

Maertens 100-jara

La 1an de januaro Grégoire Maertens, iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de Flandra Esperanto-Ligo, la eldonanto de MONATO, iĝis 100-jara. MONATO estas nemovada magazino kaj do kutime ne dediĉas atenton al gravuloj el la Esperanto-movado. Kial do nun la redakcio faras escepton? Nu, sen Grégoire Maertens vi tre verŝajne nun ne legus tiujn ĉi vortojn. Sen li MONATO ne plu ekzistus.

Krizo

En siaj komencaj jaroj, do ekde 1980, MONATO estis eldonata de la firmao TK/Stafeto. Ĝin estris juna dana entreprenisto, Torben Kehlet. La ĉefredaktoro, kaj do enhava respondeculo, estis la germana ĵurnalisto Stefan Maul. Kehlet estis kalkulinta, ke MONATO bezonas 2000 abonantojn por esti vivipova. Tamen tiun nombron oni neniam atingis, kaj subite en 1984 li anoncis, ke li ĉesos eldoni la revuon. Stefan Maul povis nenion alian fari ol anonci en la marta numero de tiu jaro, ke MONATO mortos.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-04