MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Aktuale

Maertens 100-jara

La 1an de januaro Grégoire Maertens, iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj kunfondinto de Flandra Esperanto-Ligo, la eldonanto de MONATO, iĝis 100-jara. MONATO estas nemovada magazino kaj do kutime ne dediĉas atenton al gravuloj el la Esperanto-movado. Kial do nun la redakcio faras escepton? Nu, sen Grégoire Maertens vi tre verŝajne nun ne legus tiujn ĉi vortojn. Sen li MONATO ne plu ekzistus.

Krizo

En siaj komencaj jaroj, do ekde 1980, MONATO estis eldonata de la firmao TK/Stafeto. Ĝin estris juna dana entreprenisto, Torben Kehlet. La ĉefredaktoro, kaj do enhava respondeculo, estis la germana ĵurnalisto Stefan Maul. Kehlet estis kalkulinta, ke MONATO bezonas 2000 abonantojn por esti vivipova. Tamen tiun nombron oni neniam atingis, kaj subite en 1984 li anoncis, ke li ĉesos eldoni la revuon. Stefan Maul povis nenion alian fari ol anonci en la marta numero de tiu jaro, ke MONATO mortos.

Tiu anonco kaŭzis lavangon da legantoleteroj, ĉiuj kun pli-malpli la sama enhavo: „MONATO ne rajtas morti!” Kaj pluraj fingromontris al UEA, asocio tiam en plena ekspansio, kiel nepra savonto.

Sakstrato

Stefan Maul favoris tiun ideon, kondiĉe ke MONATO povu resti sendependa. UEA ne rajtu dikti, kio jes kaj kio ne aperu en la revuo. Tamen jen la tikla problemo: ĉu la UEA-komitatanoj de, ekzemple, Sovetio povos akcepti, ke en revuo de UEA aperu kontribuoj de kunlaborantoj en Moskvo aŭ Taŝkento, sed ne kontrolitaj kaj akceptitaj de ili?

La situacio estis en sakstrato. Tamen jen venis la persvademo de Grégoire Maertens. Li en longaj kunsidoj sukcesis konvinki la estraron, ke la pluekzisto de sendependa MONATO estas tre grava ankaŭ por la Movado, kaj ke oni fidu la ĉefredaktoron Stefan Maul, ke li ĵurnalisme kaj etike gvidos la revuon ankaŭ sub UEA.

Savo

Kaj jen en majo de la sama jaro 1984 aperis la novaĵo: „MONATO ne mortos, sed vivos!” Malgraŭ la komenca rezisto, transprenis la eldonadon la Grafika Centro de UEA en Antverpeno kaj Flandra Esperanto-Ligo la financan administradon.

Dankon, Grégoire, pro via senlaca agado por MONATO kaj sincerajn gratulojn, certe ankaŭ nome de la legantoj kaj kunlaborantoj, okaze de via centa datreveno!

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 02, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-04