MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

GERMANIO

Olaf Scholz kaj Wirecard: la forgesema kanceliero

Junio 2020. La mondo suferas dum la unua pandemia somero. La pandemio kondukas al tutmonda ekonomia krizo, firmaoj bankrotas. Inter ili ankaŭ la bavara financserva entrepreno Wirecard. Ties bankroto unuavide ŝajnis esti unu el la bedaŭrindaj sekvoj de la pandemia-ekonomia krizo, sed tre baldaŭ evidentiĝis, ke la kialoj por la bankroto estas tute aliaj: ĝian nesolventecon kaŭzis malrespondeca financa konduto, grandskala fraŭdo, kaj neklarigebla manko de 1,9 miliardoj da eŭroj.

Plia suspektinda fakto estas, ke la iama ĈEO (ĉefa entreprena oficisto) de Wirecard, Jan Marsalek, tuj post anonco de ties nesolventeco subite malaperis kaj kun li miliardoj da eŭroj de investintoj. Tia estis la komenco de la plej granda, kaj ĝis nun ne solvita, ekonomipolitika skandalo en la postmilita historio de Germanio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Martin PTASINSKI
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Martin Ptasinski el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-01-29