EkonomioGERMANIOOlaf Scholz kaj Wirecard: la forgesema kancelieroJunio 2020. La mondo suferas dum la unua pandemia somero. La pandemio kondukas al tutmonda ekonomia krizo, firmaoj bankrotas. Inter ili ankaŭ la bavara financserva entrepreno Wirecard. Ties bankroto unuavide ŝajnis esti unu el la bedaŭrindaj sekvoj de la pandemia-ekonomia krizo, sed tre baldaŭ evidentiĝis, ke la kialoj por la bankroto estas tute aliaj: ĝian nesolventecon kaŭzis malrespondeca financa konduto, grandskala fraŭdo, kaj neklarigebla manko de 1,9 miliardoj da eŭroj. Plia suspektinda fakto estas, ke la iama ĉefa entreprena oficisto (ĈEO) de Wirecard, Jan Marsalek, tuj post anonco de ties nesolventeco subite malaperis kaj kun li miliardoj da eŭroj de investintoj. Tia estis la komenco de la plej granda, kaj ĝis nun ne solvita, ekonomipolitika skandalo en la postmilita historio de Germanio. Wirecard: kronologio de fraŭdoLa entrepreno Wirecard, fondita en 1999, estis (laŭpercepte) sukcesa financserva entrepreno, kiu specialiĝis pri elektronika monĝirado, riskomastrumado kaj emisiado de kreditkartoj. En tiu kadro ekzistis ankaŭ Wirecard Bank kiel branĉokompanio de Wirecard mem. Sed jam longe antaŭ sia nesolventeco Wirecard aperis en la titoloj de financgazetoj. En 2015 la brita Financial Times (FT) unuafoje raportis tre kritike pri la ekonomia konduto de Wirecard. En la artikolo oni publike akuzis tiun entreprenon pri koruptado, monlavado kaj fraŭdo. Kaj kvankam la kurzo de la akcioj de Wirecard dum mallonga tempo falis, la financa merkato kaj la investantoj rapide forgesis pri la riproĉoj de FT. Nur en 2019 denove aperis kelkaj kritikemaj raportoj en Financial Times. Ĉi-foje oni raportis pri suspekto de kontrakto-falsado, falsitaj fakturoj kaj falsado de bilancoj en Singapuro cele al monlavado. FT raportis ankaŭ, ke ĝi havas dokumentojn, kiuj pruvas, ke almenaŭ du entreprenestroj en Germanio scias pri la manipulado en Azio. Kaj nun reagis la institucioj: sekvis priserĉoj de la oficejo en Singapuro, kaj en Usono oni intencis jure akuzi la borse kvotatan entreprenon. Sed la katastrofo venis nur la 18an de junio 2020: en tiu tago la germanaj revizoroj sciigis la estraron de Wirecard, ke mankas pruvo pri aktivaĵo de 1,9 miliardoj da eŭroj. Samtempe ili sciigis al Wirecard, ke tre verŝajne temas pri trompo. En la borso kolapsis la kurzo de Wirecard, kaj la ĝistiama ĈEO Marsalek forlasis Germanion nur kelkajn horojn post la akuzo de la revizoroj. Lia celo estis supozeble Belorusio. Kion sciis Olaf Scholz?Ĝis nun ne tute klaras la rolo de la nuna federacia kanceliero Olaf Scholz en la tuta skandalo. Sciatas nur, ke li iel implikiĝis en ĝi. Lia implikiĝo okazis kiam li ankoraŭ ne estis kanceliero. En 2020, kiam la tuta skandalo eniris la publikan sferon, Scholz estis federacia ministro pri financo en la lasta registaro de Angela Merkel. En tiu pozicio li estris ankaŭ la federacian financkontrolan institucion BaFin, kies tasko estas interalie la kontrolado de la germana financa merkato. Sed kiam la skandalo fariĝis publika, la publikan atenton en Germanio dominis la kovim-pandemio kaj ties sekvoj. La pandemio kaj la tiama vakcinadĥaoso en Germanio dominis ankaŭ la balotbatalon de 2021. Nur tiel klarigeblas, kiel Scholz tamen povis fariĝi la kancelierkandidato de la socialdemokrata SPD kaj la oponanto de la kancelierkandidato de la kristan-demokratoj gvidataj de Angela Merkel. La skandalo de Wirecard malaperis el la publika atento. Post la parlamentaj balotoj en septembro 2021, kies rezulto ebligis la enoficiĝon de nova koalicio kun Olaf Scholz kiel kanceliero, la pandemio malpliseveriĝis. La amaskomunikiloj nun pli akre kaj ofte raportis pri la skandaloj de la nova kanceliero Scholz. Skandaloj, ĉar Wirecard ne estas la sola makulo en la politika kariero de Olaf Scholz. Li estas implikita ankaŭ en alia granda ekonomipolitika skandalo eĉ kun internacia dimensio: la skandalo Cum-Ex, supozeble kiam li ankoraŭ estis urbestro de Hamburgo. Temas pri granda (kaj ne limigita nur al Germanio) financa skandalo, en kiu per imposta fraŭdo jam nur en Eŭropo estis defraŭditaj kelkaj miliardoj da eŭroj. Raportado pri ambaŭ skandaloj ekde 2022 estas tre ofta en la germanaj amaskomunikiloj. Ankaŭ pri maldiligentemo de la justico oni plendi ne povas: ekde 2020 unu el la iamaj ĉefmanaĝeroj de Wirecard, la aŭstro Markus Braun, sidas en poresplora aresto en Munkeno. En junio 2021 parlamenta esplorkomisiono konkludis, ke pro sia tiama funkcio kiel ministro pri financo Olaf Scholz estas almenaŭ politike respondeca en la skandalo Wirecard. Tamen post somero 2021 ne multo plu okazis: en septembro 2021 estis la balotoj al la germana federacia parlamento Bundestag, kaj la emo de la nove enoficiĝinta kanceliero Scholz al kunlaboremo kun la justico post la balotoj ankoraŭfoje malaltiĝis. Se aperas demandoj al li pri lia implikiĝo en la skandalon, li ĉiam ripetas, ke li simple ne plu memoras. La forgesemo de la nova kanceliero intertempe fariĝis kvazaŭ reala satiro en Germanio. Sed sen gravaj ĉefatestantoj la justico ne multon povas vere klarigi. Ni memoru, ke ekzemple la iama ĈEO de Wirecard (la ĉefatestanto Marsalek) malaperis al Belorusio kaj de tie supozeble al Rusio. Kaj tio levas aliajn demandojn – ekzemple la demandon, kiagrade la skandalo havas ankaŭ eksterlandan kaj sekurecpolitikan dimensiojn. Kie kaŝiĝas la iama ĈEO Marsalek?La komenco de la milito en Ukrainio en februaro 2022 kaj la ofte kritikata germana sinteno al ĝi donis novan eksterapolitikan dimension al la skandalo Wirecard. Ne malmultaj observantoj en Germanio kredis, ke la supozata restado de Marsalek en Rusio estas la kialo por la (komence) hezitema germana politiko koncerne milithelpon al Ukrainio. Oni opiniis, ke la rusia prezidanto Putin ĉantaĝis Scholz-on laŭ la maniero: „Aŭ vi restu kvieta, aŭ mi ekparoligos Marsalek-on”. Post unu jaro de milito en Ukrainio kaj kelkaj ŝanĝoj en la germana aliro al la ukraina konflikto tiu hipotezo verŝajne ne plu estas sencodona. Tamen restas la demando, kie kaŝiĝas Marsalek. Kaj eĉ pli grave: kiu kaŝas lin, kaj kial? Ĉu Wirecard kaŭzos politikan krizon?La skandalo tenas Germanion en suspenso. Nun, kiam la pandemio ne plu superregas la publikan atenton, la germana publiko pli atente sekvas la evoluon de la situacio ĉirkaŭ Wirecard. La nedubebla implikiĝo de la kanceliero Scholz en ĝi ŝarĝas lian registaron. Ju pli la justico malkovras, des pli granda ŝajnas esti la forgesemo kaj nekunlaboremo de Scholz. Kaj kvankam la justico senhalte laboras pri klarigo de la skandalo, la obstakloj daŭre estas altaj: la ĉefatestantoj aŭ ne volas depozicii, aŭ fuĝis. Unu el la atestantoj ja estas Scholz mem, sed ĝis nun li rifuzis ĉian fruktodonan kunlaboron kun la justico koncerne la skandalon pri Wirecard. La demando estas, kiom longe ankoraŭ daŭros la jura klarigo de la skandalo. Ŝajnas, ke ĝi ne finklariĝos dum la nuna parlamenta periodo de la registaro de Scholz. Sed la situacio estas „flua”, ĉiam aperas novaj, surprizaj evoluoj. La jura klarigo pri la skandalo ĉirkaŭ Wirecard ankoraŭ havas potencialon por granda politika tertremo en Germanio. Pri Olaf ScholzOlaf Scholz naskiĝis en 1958 en Osnabrück (nord-okcidenta Germanio). Jam kiel junulo li fariĝis membro de la socialdemokrata partio (SPD). Li studis jurosciencon en Hamburgo (1978–1984) kaj post siaj studoj estis civilservanto (anstataŭ militservi) dum 16 monatoj. Ekde 1985 li laboris kiel advokato en Hamburgo. En 1998 li eniris la federacian politikon kaj elektiĝis kiel deputito (por Hamburgo) en la germanan federacian parlamenton Bundestag. En 2011 li demisiis kiel deputito kaj fariĝis reganta urbestro de Hamburgo. En 2018 li revenis al la federacia politiko kaj fariĝis ministro pri financo en la lasta registaro de Angela Merkel. Fine li estis kancelierkandidato de SPD por la parlamentaj balotoj en 2021, kaj en decembro de la sama jaro Bundestag elektis lin kiel federacian kancelieron de Germanio. Li estas estro de maldekstra-liberala koalicio. Martin PTASINSKI
Germanio
|