El diplomatia vidpunktoD. R. KONGOKurboriĉa vojo al demokratioJam dum kelkaj jardekoj la mondaj amaskomunikiloj raportas pri armita konflikto, perforto, granda krimado, etnaj konfliktoj kaj humaneca krizo en Demokratia Respubliko Kongo (DRK). En novembro ili dissendis ankaŭ mallongan informon, ke kenjaj soldatoj – parto de la orient-afrikaj regionaj fortoj 1 batalantaj kontraŭ la ribeluloj – alvenis en la urbon Goma, kiu situas en la orienta parto de DRK. Kio okazas en la laŭ areo due plej granda lando de Afriko? Kiel la lando povas troviĝi en tiom malbona situacio? La respondon indas serĉi en ĝia historia kaj politika evoluo. HistorioSe diri simple kaj koncize, en la lando okazas enlanda milito, bataloj inter la registaraj fortoj kaj rivalaj armitaj grupoj. DRK havis turbulan historion, ĝiaj unuopaj reĝimoj estis kreitaj kiel konkreta rezulto de internaj klanaj kaj etnaj konfliktoj. En la pasinteco ĝi ekzistis kiel la Reĝlando Kongo, Libera Ŝtato Kongo, Belga Kongo, Kongo Kinŝasa, Zairo. La sendependecon ĝi akiris en 1960 kaj ekde tiu jaro membras en Unuiĝintaj Nacioj (UN). La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.
|