MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ĈILIO/BOLIVIO/PERUO

Teritoriaj disputoj foriĝis. Kaj nun?

Ekde la „pacifika milito” (1879–1884), kiu finiĝis per venko de Ĉilio super Peruo kaj Bolivio, la rilatoj inter la tri najbaraj landoj estas polemikaj kaj malsimplaj. La konflikto okazis pro ekonomiaj interesoj kaj malkonsento pri impostado rilate al la ekspluatado de salpetro, kupro kaj aliaj mineraloj en la dezerto Atacama.

En tiu milito, Ĉilio invadis kaj aneksis la regionojn Tarapacá kaj Antofagasta, kiuj apartenis respektive al Peruo kaj al Bolivio, kaj tiel ricevis gravajn strategiajn poziciojn en la dezerto Atacama. Peruo perdis grandajn minojn de salpetro kaj kupro, kaj Bolivio perdis la samon kune kun sia marbordo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio


Leonardo ARAYA estas studento pri sociologio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-01-29