PolitikoĈILIO/BOLIVIO/PERUOTeritoriaj disputoj foriĝis. Kaj nun?Ekde la „pacifika milito” (1879–1884), kiu finiĝis per venko de Ĉilio super Peruo kaj Bolivio, la rilatoj inter la tri najbaraj landoj estas polemikaj kaj malsimplaj. La konflikto okazis pro ekonomiaj interesoj kaj malkonsento pri impostado rilate al la ekspluatado de salpetro, kupro kaj aliaj mineraloj en la dezerto Atacama. En tiu milito, Ĉilio invadis kaj aneksis la regionojn Tarapacá kaj Antofagasta, kiuj apartenis respektive al Peruo kaj al Bolivio, kaj tiel ricevis gravajn strategiajn poziciojn en la dezerto Atacama. Peruo perdis grandajn minojn de salpetro kaj kupro, kaj Bolivio perdis la samon kune kun sia marbordo. Kiam la milito finiĝis, traktadoj komenciĝis inter la tri landoj por longdaŭra paco en la regiono. Ĉilio konservis aneksitajn regionojn, sed redonis la okupitan provincon Tacna al Peruo en 1929 kaj konsentis ne fordoni la provincon Arica al alia lando sen perua konsento. Fine la landlimoj inter la landoj estis difinitaj. Internacia KortumoEĉ se ekde la pacifika milito militaj konfliktoj en la regiono ne plu okazis, multis politikaj kaj diplomatiaj disputoj, kiujn registaroj diskutis antaŭ internacia kortumo. En 2014 la Internacia Kortumo en Hago verdiktis kontraŭ Ĉilio rilate al mara teritorio grava por la perua ekonomio. En marto de la sama jaro la du landoj aprobis la koordinatojn de la mara landlimo. La posta kortuma decido estis celebrata en Ĉilio kiel nacia venko. Tiam Bolivio petis teritorion argumentante, ke post la milito la najbaro konsentis trakti pri la cedo de aliro al maro. Ĉilio asertis, ke tiu fakto okazis en 1946, do antaŭ la fondo de la Internacia Kortumo, kiu pro tio ne rajtas okupiĝi pri la temo. En 2018 la juĝinstanco decidis, ke Ĉilio ne havas devon trakti pri la cedo de aliro al maro. La rivero SilaloInter la du landoj restis ankoraŭ nefermita temo, pri kiu denove decidis kortumo. Ĉi-foje la objekto de la kverelo estis la statuso de la rivero Silala, kiu fluas trans la landlimon inter Ĉilio kaj Bolivio. La unua asertis, ke la rivero estas natura, do la du landoj rajtas uzi ĝin kiel internacian riveron, sed Bolivio argumentis, ke Silala fluas tra Ĉilio per artefaritaj kanaloj, do Ĉilio devas pagi al Bolivio pro ĝia uzo. Feliĉe por Ĉilio, la 1an de decembro 2022 la Internacia Kortumo en Hago decidis, ke Silala estas internacia rivero, do Ĉilio ne devas pagi al la najbaro. La decido estis grava plejparte por la Fervojo de Antofagasta al Bolivio (FCAB) kaj la Nacia Korporacio de Kupro de Ĉilio (CODELCO), kiuj nun uzas la akvon de la rivero. Solvi konfliktojn paceLa konduto de la tri landoj montras, ke oni povas solvi konfliktojn en paco. Perforto neniam estas solvo por niaj problemoj. Due, la landoj ĉiam devas trakti kaj paroli, diplomatio estas la nura vojo por atingi stabilecon inter popoloj kaj eviti militon. Ni volas labori por unuiĝo, sed por projekti estontecon kiel regiono, ni devas rigardi nian estintecon kaj sanigi militajn vundojn tiom, kiom ni povas. Neteritoriaj disputojNun la estonteco restas tamen nebula, ĉar novaj polemikoj pri grandaj migradaj fluoj estas nova kaŭzo de malkonsento. Ekzemple, iuj ĉiliaj politikistoj proponas plifortigi la polican apudeston ĉelime kun Peruo kaj Bolivio por malpliigi neregulan migradon, kaj ksenofobiaj esprimoj iĝis hodiaŭ pli kutimaj ol antaŭe. Muroj plialtiĝasĈilio trairas malfacilan momenton, kaj, bedaŭrinde, ofte ŝajnas, ke la muroj inter latin-amerikaj landoj plialtiĝas ĉiutage. La solvo de niaj landlimaj konfliktoj igas, ke ni povu esperi por paco kaj komprenemo inter ni, sed la konfliktoj, la militoj, kaj speciale ekonomiaj kaj politikaj krizoj en landoj kiel Venezuelo, Bolivio kaj Peruo, aŭ popolismaj movadoj, kiuj bezonas instigi naciajn sentojn, komplikas la vojon al paco kaj progreso. Estas bedaŭrinde, ke landoj, kiuj parolas saman lingvon kaj havas similan kulturon, ne povas kompreni unu la alian.
Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio
Leonardo ARAYA estas studento pri sociologio.
|