MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

VENEZUELO/GUJANO

Historia disputo

Disputo inter Venezuelo kaj Gujano havas sian originon en la 19a jarcento dum la sendependigaj bataloj en Hispan-Ameriko, kiam Venezuelo akiris duonon de la teritorio de la tiama brita kolonio Gujano.

La generalkapitanlando Venezuelo

En 1835 Robert Hermann Schomburgk desegnis landlimon inter Venezuelo kaj Brita Gujano de la rivero Moruca ĝis la rivero Esequibo. Tamen, migrado de britaj kolonianoj al la teritorioj situantaj trans la maldekstra bordo de la rivero Esequibo, ene de la venezuela teritorio, estigis la unuan postulon de Venezuelo antaŭ Britio. Intertraktadoj komenciĝis en 1844 per la propono farita de la reprezentanto de Venezuelo, Alejo Fortique, surbaze de la tiamaj teritorioj de la ĝeneralkapitanlando Venezuelo kaj la principo uti possidetis iure tiel, ke la rivero Esequibo estu rekonita kiel limlinio, asertante per dokumentoj la venezuelan jurisdikcion en tiuj teroj, kiuj formis parton de la antaŭa Provinco de Gujano.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jezer Dorante el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-02-15