PolitikoVENEZUELO/GUJANOHistoria disputoDisputo inter Venezuelo kaj Gujano havas sian originon en la 19a jarcento dum la sendependigaj bataloj en Hispan-Ameriko, kiam Venezuelo akiris duonon de la teritorio de la tiama brita kolonio Gujano. La generalkapitanlando VenezueloEn 1835 Robert Hermann Schomburgk desegnis landlimon inter Venezuelo kaj Brita Gujano de la rivero Moruca ĝis la rivero Esequibo. Tamen, migrado de britaj kolonianoj al la teritorioj situantaj trans la maldekstra bordo de la rivero Esequibo, ene de la venezuela teritorio, estigis la unuan postulon de Venezuelo antaŭ Britio. Intertraktadoj komenciĝis en 1844 per la propono farita de la reprezentanto de Venezuelo, Alejo Fortique, surbaze de la tiamaj teritorioj de la ĝeneralkapitanlando Venezuelo kaj la principo uti possidetis iure tiel, ke la rivero Esequibo estu rekonita kiel limlinio, asertante per dokumentoj la venezuelan jurisdikcion en tiuj teroj, kiuj formis parton de la antaŭa Provinco Gujano. Internacia arbitracioEn 1888 la britoj eniris la venezuelan teritorion kaj prenis pliajn 203 310 km 2 de la tiutempa Venezuelo, celante atingi ankaŭ la riveron Orinoko. Tio indignigis la venezuelanojn, kaj la 2an de februaro 1897 Venezuelo kaj Britio subskribis la vaŝingtonan arbitracian traktaton, per kiu ili sin devontigis solvi la problemon. Kelkajn jarojn antaŭe, en 1895, Usono eĉ apogis la venezuelan postulon surbaze de la doktrino de Monroe rilate al „Ameriko por amerikanoj”, per kiu oni kontraŭis la dezirojn imperiismajn de la tiamaj eŭropaj potencoj. Post tio en 1899 estis kreita la Pariza Arbitracia Tribunalo, sed rezultis verdikto favore al Britio, kaj Venezuelo perdis pli ol 159 500 km 2 de sia teritorio okcidente de la rivero Esequibo. Kompreneble tio ne favoris Venezuelon kaj ekde tiam la disputo daŭras. Dokumentoj malkovritajTiel alvenis la 20a jarcento, kaj en la jaro 1966 Venezuelo atingis grandan antaŭeniĝon nuligante la arbitracian traktaton antaŭ Unuiĝintaj Nacioj (UN), post la malkovro de dokumentoj, kiuj kompromitis la laŭleĝecon de la traktato. La 17an de februaro 1966 ambaŭ landoj subskribis la ĝenevan interkonsenton, kiu estis provizora interkonsento por paca kaj definitiva solvo de la landlima konflikto inter ambaŭ landoj. Inter 1982 kaj 1999, ambaŭ registaroj provis solvi la aferon per la mekanismo de la bonaj oficoj de UN, sed la provoj malsukcesis. Frostigita solvoserĉadoLa serĉado de solvo al la konflikto haltis kun la alveno de Hugo Chávez al la prezidanteco de Venezuelo, ĉar multaj el liaj internaciaj rilatoj karakteriziĝis per favorado al siaj politikaj aliancanoj interŝanĝe al ilia subteno ĉe internaciaj organizaĵoj. Ekzemple en 2004 Chávez vizitis Georgurbon, la ĉefurbon de Gujano, kaj diris: „La venezuela registaro ne estos obstaklo por iu ajn projekto farita en Esequibo 1, kies celo estas profitigi la loĝantojn de la areo. Tial, la afero pri Esequibo estos forigita de la sociaj, politikaj kaj ekonomiaj rilatoj de la du landoj.” Petrocaribe estis kreita en la jaro 2005 laŭ iniciato de Chávez. Venezuelo kontribuis per 43 % al la energio konsumata de 17 karibaj landoj, inkluzive de Gujano. Jaron poste, dum renkontiĝo de la Kariba Komunumo kaj la Bolivaria Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko, Chávez interkonsentis kun la gujana prezidanto Bharrat Jagdeo la frostigon de la disputo por akiri voĉojn de la kariba grupo por la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. Malkovrita kuŝejoPost tio la nuna prezidanto Nicolás Maduro daŭrigis la vojon de sia antaŭulo Chávez pri silento rilate al la landlima konflikto. En kunveno de la Konferenco de la Registarestroj en 2019 la Kariba Komunumo aprobis la subtenpeton de Gujano en la landlima disputo. En 2015 la usona naftokompanio Exxon Mobil anoncis la malkovron de grava kuŝejo. La gujana registaro aprobis la esploradon, la registaro Maduro protestis, sed ne prezentis apelacion antaŭ internaciaj instancoj. En januaro 2018 pro manko de solvo per la bonaj oficoj de UN la ĝenerala sekretario de la organizaĵo, António Guterres, resendis la aferon al la Internacia Kortumo en Hago. Konsiderante tion, la venezuela ministrejo pri eksteraj aferoj respondis, ke Venezuelo restos ligita al la ĝeneva interkonsento, konservante UN kiel la solan peranton, kaj malakceptante la partoprenon de la Kortumo en la konflikto. Tial, la lando ne prezentis ajnan defendon. Konsiderante la rifuzon de la reprezentantoj de Maduro iri al la Internacia Kortumo kaj la manko de forto en la agoj, la suno de Venezuelo povus ĉesi leviĝi super Esequibo. Dume Gujano progresas en la disvolvado de la iam disputata teritorio. 1. La disputata teritorio inter la du landoj.
Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
|