MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

PENTRARTO

Pentristo de la nigro

La 26an de oktobro 2022 mortis en Francio la escepta pentristo Pierre Soulages [pjer suláĵ], por kiu nigro estis koloro kaj lumo kaj kies verkoj estis honorataj jam dum lia vivo (nur Chagall kaj Picasso ĝuis la samon). Nacia omaĝo okazis en la kvadrata korto de la muzeo Louvre.

Infaneco kaj formiĝo

Soulages naskiĝis en 1919 en suda Francio en simpla familio (la patro estis karoseriisto), lernis en katolika internulejo kaj estis edukita de „du patrinoj” (patrino kaj pli aĝa fratino). Fascinite de malnovaj ŝtonoj kaj foruzitaj materialoj, li malkovris la romanikan arton en la abatejo Sainte Foy de Conques. Nur 8-jara li desegnas per nigra inko neĝan pejzaĝon „por igi la blankon de la papero pli blanka, pli luma ol neĝo”. En 1934 li pentras vintrajn pejzaĝojn kaj nigrajn senfoliajn arbojn, kio estos lia stilo. Post la abiturienta ekzameno li instaliĝas en Parizo, provas konkurse eniri Belartan Altlernejon, sed ne ŝatas ties konformismon.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Renée TRIOLLE
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-01-20