ArtoPENTRARTOPentristo de la nigroLa 26an de oktobro 2022 mortis en Francio la escepta pentristo Pierre Soulages [pjer suláĵ], por kiu nigro estis koloro kaj lumo kaj kies verkoj estis honorataj jam dum lia vivo (nur Chagall kaj Picasso ĝuis la samon). Nacia omaĝo okazis en la kvadrata korto de la muzeo Louvre. Infaneco kaj formiĝoSoulages naskiĝis en 1919 en suda Francio en simpla familio (la patro estis karoseriisto), lernis en katolika internulejo kaj estis edukita de „du patrinoj” (patrino kaj pli aĝa fratino). Fascinite de malnovaj ŝtonoj kaj foruzitaj materialoj, li malkovris la romanikan arton en la abatejo Sainte Foy de Conques. Nur 8-jara li desegnas per nigra inko neĝan pejzaĝon „por igi la blankon de la papero pli blanka, pli luma ol neĝo”. En 1934 li pentras vintrajn pejzaĝojn kaj nigrajn senfoliajn arbojn, kio estos lia stilo. Post la abiturienta ekzameno li instaliĝas en Parizo, provas konkurse eniri Belartan Altlernejon, sed ne ŝatas ties konformismon. En 1940 li estas mobilizita, restas en pluraj urboj, preparas la konkurson por iĝi instruisto pri artoj. En oktobro 1942 li edziĝas kun Colette Llaurens, kun kiu li vivos 80 jarojn. Li kontraŭas kaj evitas la devan laboron en Germanio per falsaj dokumentoj. En 1943 li konatiĝas kun pentristino Sonia Delaunay, kiu konatigas lin kun abstrakta arto. „Vi pentras per nigro kaj blanko, vi kaptas pentraĵon ĉe la kornoj, tio estas magio”, diris al li recenzisto. Unuaj ekspozicioj kaj ekfamiĝoLi restas ĉe nigro, pentrante per karbonkrajono, juglanda inko kaj ekde 1948 gudro sur vitraĵo. Tiuj malhelaj pentraĵoj estas rifuzitaj de la Aŭtuna Salono en 1946, sed akceptitaj de la Salono de Sendependuloj pro „impresa simfonio de malhelaj koloroj”. En majo 1949 pentraĵo unuafoje estas aĉetita de muzeo (en Grenoblo) post lia unua persona ekspozicio. De 1949 ĝis 1952 li pentras dekoraĵojn por teatro, dum liaj verkaĵoj estas ekspoziciitaj en Novjorko (en 1950). En 1960 li pentras vitraĵojn en Akeno (Germanio), muran ceramikaĵon en Pittsburgh (Usono), proponas afiŝon por la Olimpiaj Ludoj en Munkeno en 1972. Pierre Soulages engaĝiĝas kaj fondas Komitaton de Intelektuloj por Eŭropo de Liberecoj. Poste li estas inter la kreintoj de la franc-germana televidstacio ARTE. Dume li plibonigas sian teknikon por elstarigi nigron. Li pentras, aldonas kaj forprenas nigran farbon: „Nigro ĉion invadas ĝis tiu punkto, ke ŝajne ĝi ne plu ekzistas”. Tio klaras dum ekspozicio en la pariza muzeo Pompidou: reflektiĝas lumo sur nigraj surfacoj. Famo kaj agnoskiĝoLa franca ministrejo pri financo mendas de li pentraĵojn, same la ministro pri kulturo Jack Lang en 1986. Li plu pentras per diversaj materialoj: 104 vitraĵoj de la abatejo Sante Foy de Conques, kie li malkovris romanikan arton. En 2004 (li estas 85-jara) li malkovras akrilon. Malfermiĝas nova muzeo nur por li en Rodez, suda Francio; aparta salono en la muzeo Fabre de Montpellier. Li kutimis diri „Mi ne priskribas, mi pentras”. Laŭ recenzisto lia verko dividiĝas inter kvin periodoj sed restas la karakterizo de
nigro:
Li pentris 1700 pentraĵojn, kiuj troviĝas en muzeoj tra la tuta mondo. Li estis franca pentristo inter la plej multekostaj sed ĉefe rara pentristo, kiu jam famiĝis dum sia vivo. Ni komparu kun Van Gogh, kiu devis plorpeti du ovojn kaj kompense farbis pordon de la kokinejo, por ne morti pro malsato! Soulages estis dediĉita al sia suda regiono (kaj sia edzino), gloris nigron kiel koloron, sed ne kreis skolon.
Renée TRIOLLE
Francio
|