MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

MUZIKO

Milito kaj arto

La korea virtuozo Cho Seong-jin ludis la duan pianokonĉerton de Raĥmaninov kun la orkestro Viena Filharmonio en Carnegie Hall la 25an de februaro 2022. Tio estis premiera prezentado de la laŭreato de la Piano-konkurso Chopin kunlabore kun la Viena Filharmonio.

La koncerto tamen tiris atenton ne pro lia sukcesa debuto kun la prestiĝa orkestro. La pianisto, laŭ urĝa invito de Carnegie Hall, devis haste flugi de Berlino, kie la solisto bazas sian aktivadon, al Novjorko por ludi en koncerto ne por li origine aranĝita. Ĝi estis ludota de rusa pianisto sub la direktado de la rusa dirigento Valerij Gergiev, sed ilia prezentado estis retirita laŭ komuna decido de Carnegie Hall kaj la Viena Filharmonio, tuj post kiam ekis la ukraina milito la 24an de februaro. Ambaŭ rusaj muzikistoj publike subtenis la rusan aneksadon de Krimeo en 2014. Carnegie Hall plie nuligis koncertojn de la rusa Orkestro Mariinskij estrata de la sama dirigento.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio


CHO Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio kaj vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-01-20