MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

MUZIKO

Milito kaj arto

La korea virtuozo Cho Seong-jin ludis la duan pianokonĉerton de Raĥmaninov kun la orkestro Viena Filharmonio en Carnegie Hall la 25an de februaro 2022. Tio estis premiera prezentado de la laŭreato de la Piano-konkurso Chopin kunlabore kun la Viena Filharmonio.

La koncerto tamen tiris atenton ne pro lia sukcesa debuto kun la prestiĝa orkestro. La pianisto, laŭ urĝa invito de Carnegie Hall, devis haste flugi de Berlino, kie la solisto bazas sian aktivadon, al Novjorko por ludi en koncerto ne por li origine aranĝita. Ĝi estis ludota de rusa pianisto sub la direktado de la rusa dirigento Valerij Gergijev, sed ilia prezentado estis retirita laŭ komuna decido de Carnegie Hall kaj la Viena Filharmonio, tuj post kiam ekis la ukraina milito la 24an de februaro. Ambaŭ rusaj muzikistoj publike subtenis la rusan aneksadon de Krimeo en 2014. Carnegie Hall plie nuligis koncertojn de la rusa Orkestro Mariinskij estrata de la sama dirigento.

Premo al rusaj muzikistoj

Valerij Gergijev, konata kiel proksimulo de Putin, estis maldungita ankaŭ kiel ĉefdirigento de la orkestro Munkena Filharmonio, ĉar li ne respondis al publika ultimato, ke li distanciĝu de la rusia prezidento. Krome li devigite rezignis sian pozicion kiel honora prezidanto de la internacia festivalo en Edinburgo, ĝemela urbo de Kijivo. La Scala en Milano por opero substituis al li alian dirigenton, kaj la Roterdama Filharmonio nuligis lian prezentadon en muzikfestivalo.

Alia fama rusa muzikisto influita de la milito estas la primadono Anna Netrebko. La Metropola Opero en Novjorko anoncis, ke la rusa sopranulino ne plu aperos en la operejo dum la kuranta sezono aŭ la sekvanta. Komence ŝi tenis sian starpunkton, ke ne pravas trudi al artistoj esprimi publike politikajn opiniojn kaj denunci sian patrujon, sed fine cedis al persista premo kaj neis proksimecon kun Putin, protestante, ke ŝi neniam estis subvenciata de la rusia registaro. Post ŝia deklaro ĉi-foje la Ŝtata Opera kaj Baleta Teatro en Novosibirsk, Rusio, senprokraste nuligis ŝian koncerton, dum La Scala kaj la Opero de Montekarlo male etendis manon al ŝi.

Makulo en la rusan muzikon

La milito en Ukrainio ne nur viktimigas rusajn muzikistojn, sed ankaŭ kompromitas la rusan muzikon mem. La Filharmonio Chubu kaj la Filharmonio Akashi, ambaŭ en Japanio, la Filharmonio Cardiff en Britio kaj la Zagreba Filharmonio en Kroatio nuligis prezentadon de la uverturo 1812 de Ĉajkovskij, ĉar la muzikaĵo estas omaĝo al rusa venko en milito. La irlanda Trinity Orchestra, konsistanta el universitataj studentoj, retiris koncerton de Cignolago de la rusa komponisto, kvankam la artaĵo ne rilatas al milito.

Cetere la Monda Federacio de Internaciaj Muzikaj Konkursoj eksmembrigis la Internacian Konkurson Ĉajkovskij, deklarante ke la organizaĵo ne plu povas agnoski konkurson, kiu estas subtenata kaj ekspluatata kiel propagandilo de la rusia reĝimo. La konkurso estas rigardata kiel unu el la tri plej prestiĝaj klasikmuzikaj konkursoj kune kun la piano-konkurso Chopin de Pollando kaj la konkurso Reĝino Elizabeto de Belgio. Estas ironie, ke la Ukraina Nacia Muzika Akademio en Kijivo portas la nomon de Ĉajkovskij, kies praavo estis ukraino. Post la komenco de la milito oni diskutis pri la forigo de la nomo de la rusa komponisto, tamen ĝis nun oni tion ne faris.

Kontraŭ bojkotoj

Dume unuflanke aŭdiĝas ankaŭ voĉoj, ke politiko ne miksiĝu kun arto. Kelly Jane Torrence, redaktorino de New York Post, kun peano por Gergijev kaj Netrebko alvokis retiri la interdikton al rusaj artistoj. Ŝi rimarkigis, ke eĉ ĉe la apogeo de la malvarma milito Rusio kaj Usono kunhavis la komunan lingvon de muziko, menciante, ke la usona pianisto Van Cliburn plenumis multon por arto kaj paco, kiam li gajnis la unuan premion en la inaŭgura Internacia Konkurso Ĉajkovskij en Moskvo en 1958, kio estis ŝoko al la rusoj. Ŝi konkludis, ke arto estas ĉiam esenca al homa vivo, sed kultura interŝanĝo iĝas eĉ pli gravega en tempo de politika streĉiteco.

La fama brita publicisto Norman Lebrecht, konato de Gergijev dum tridek jaroj, kolektante personajn memorojn pri li, esprimis sian bedaŭron: „Mi diru, ke mi ne ŝatas bojkotojn. Interne de proskribita artisto ankoraŭ troviĝas persono kun unika talento, kiu tamen eble havas kapablon kompensi al si mem, kaj al sia aŭdantaro, per arto. Estis ĉiam io bona en la Valerij Gergijev, kiun mi konis. Mi esperas, ke li, kaj ni, povos retrovi tion.”

Probable oni ne povus trovi „ion bonan” de la rusa dirigento Valerij Gergijev dum pli aŭ malpli longa tempo. Plej lastatempe la Reĝa Muzika Akademio de Svedio senigis lin je lia membreco, kaj jarfine Gergijev nomumiĝis de la rusia registaro kiel „Persono de la Jaro”. La fendo pliprofundiĝas.

CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio


CHO Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio kaj vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 03, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-02-06