![]() HistorioESEONaturismo kaj Esperanto: komuneco de destinojLa difino de naturismo, kiel realigita en 1974 de la Internacia Naturista Federacio, portas valorojn komunajn kun Esperanto: „Naturismo estas vivmaniero en harmonio kun la naturo, karakterizita de praktiko de komunuma nudeco, kiu celas antaŭenigi respekton al si mem, respekton al aliaj kaj respekton al la medio.” Tiel, la ideo ĝermis inter esperantistaj naturistoj por kune efektivigi la celojn de ĉi tiuj du movadoj. En 1961 naskiĝis Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE), kies statutaj celoj estas klaraj: kunigi naturistajn esperantistojn, diskonigi la naturistajn ideojn en esperantistaj medioj kaj disvastigi la uzadon de Esperanto en naturistaj medioj. Por atingi tion INOE asertas esti sendependa demokratia organizaĵo, neŭtrala fronte al politikaj kaj religiaj ideologioj, kaj respektas la principojn de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de Internacia Naturista Federacio (INF). La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. .Patrick CHEVALIER
Francio
Patrick Chevalier estas honora membro kaj kunfondinto de Association Naturiste Phocéenne, Marsejla Naturista Asocio.
|