MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Historio

ESEO

Naturismo kaj Esperanto: komuneco de destinoj

La difino de naturismo, kiel realigita en 1974 de la Internacia Naturista Federacio, portas valorojn komunajn kun Esperanto: „Naturismo estas vivmaniero en harmonio kun la naturo, karakterizita de praktiko de komunuma nudeco, kiu celas antaŭenigi respekton al si mem, respekton al aliaj kaj respekton al la medio.” Tiel, la ideo ĝermis inter esperantistaj naturistoj por kune efektivigi la celojn de ĉi tiuj du movadoj. En 1961 naskiĝis Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE), kies statutaj celoj estas klaraj: kunigi naturistajn esperantistojn, diskonigi la naturistajn ideojn en esperantistaj medioj kaj disvastigi la uzadon de Esperanto en naturistaj medioj.

Por atingi tion INOE asertas esti sendependa demokratia organizaĵo, neŭtrala fronte al politikaj kaj religiaj ideologioj, kaj respektas la principojn de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de Internacia Naturista Federacio (INF).

Ĉu komuna historio?

Zamenhof eldonis la broŝuron kun la titolo Lingvo Internacia en 1887, sed ekde 1878, en la aĝo de 19 jaroj, li skizis unuan projekton de Lingwe Uniwersala responde al la ekstreme streĉa politika kaj socia lingva situacio en Pollando, lia naskiĝlando, kaj en lia urbo Bjalistoko, priloĝata de poloj, germanoj, rusoj, litovoj kaj judoj, kiuj miksiĝis tie eĉ sen kompreni unu la alian.

Naturismo dume, en sia nuntempa kaj „organizita” formo, naskiĝis en la dek-naŭa jarcento sub la egido de la geografo Élisée Reclus, kaj la batalo kontraŭ tabuoj estis malfacila kaj longa.

Historiistoj povus kontesti, ke la ideo de universala lingvo devenas de Zamenhof, kaj diri, ke ekzemple en la letero al Mersenne de la 20a de novembro 1629 Kartezio antaŭvidis la eblon krei klaran metodon, kiu „facile” instruus kiel liberigi sin de la komplekseco de naturaj lingvoj. Tiuj samaj historiistoj povus aldoni, ke naturismo ne atendis, ke aperu Elisée Reclus, ĉar jam en la antikveco multaj grekoj aspiris al καλὸς κἀγαθός (kalos kagathos – bela kaj bona), kaj, por atingi tion, la junuloj faris nudajn sportojn, dum junaj virinoj ekzercis sin per dancado kun malpeza tuniko aŭ nude.

Emfazindas la samtempeco de apero de du strukturitaj kaj teoriigitaj movadoj bazitaj sur inkludo kaj respekto.

Ĉu komunaj malamikoj?

Estante ĝemelaj fratoj serĉantaj harmonion kaj fratecon, naturismo kaj Esperanto suferis dum la dudeka jarcento la samajn ĉefajn ekzekutistojn: stalinismon kaj naziismon.

Esperanto

En la naskiĝanta sovetia epoko Esperanto ŝajnis interesa lingvo, kiu ebligis al laboristoj en la tuta mondo komunikiĝi kaj do al sovetiaj laboristoj glori la avantaĝojn de socialismo; tial la instigo al korespondado. Kiam, ĉirkaŭ 1931, la laboristoj komencis atendi personajn respondojn, kaj ne oficialan propagandon, Esperanto fariĝis danĝera, ĉar ĝi rajtigis rektajn rilatojn per privata korespondado, kio estis malfacile kontrolebla. Krome, ĉar esperantistoj rekonis ĉiujn lingvojn kaj ĉiujn etnojn, la universala lingvo trovis favoran eĥon inter nerusaj popoloj dum severa politiko estis entreprenata kontraŭ ili.

Por Stalin ĉiu epoko havas ian mondlingvon: la latinan en Mezepoko, la francan en la 18a kaj 19a jarcentoj, kaj la rusa estos la lingvo de la popolaj respublikoj. Kaj esperantistoj, kiuj plu praktikas sian internacian lingvon, trovos sin en gulago1. La diktatoro estigis en 1937/1938 „grandan purigon”, kiu kaŭzis la morton de preskaŭ ĉiuj esperantistoj, kiuj per multnombraj kontaktoj kun eksterlando havis la kapablon rompi la monopolon de la Komunista Partio, instrumento de la dezirata absoluta potenco de Stalin.

Komence de la 1930aj jaroj la tre forta centra potenco trudis la rusan kiel oficialan lingvon de la tuta Sovetio, kio nuligis la principon de Lenin, laŭ kiu en socialisma ŝtato ĉiuj lingvoj havu la samajn rajtojn. Krome, la tradicia internaciismo de la sovetiaj esperantistoj konfliktis kun la decido ne eksporti la revolucion ekster Sovetion. Stalin tamen parolis pri la lingva problemo en la estonta mondsocialisma socio. Antaŭ 1930 li pensis, ke en la epoko de komunismo la naciaj lingvoj kunfandiĝos al komuna lingvo, penso relative favora al la ideo de internacia konstruita lingvo. En 1950, pli inspirite de imperiismo, li deklaris, ke kiam du lingvoj kontaktiĝas, nur unu postvivas kaj venkinte konservas sian gramatikon kaj sian bazan leksikon, dum la alia iom post iom velkas. En ĉi tiu koncepto evidente ne plu estas loko por la ideo de komuna internacia lingvo.

En Nazia Germanio de 1933 ĝis 1945 estis rezisto de esperantistoj, kiujn la nazioj torturis, malliberigis en tendaroj, mortigis, ĉar por ili Esperanto, inventaĵo de judo, devas esti elradikigita. Reichssicherheitshauptamt (Ĉefa oficejo pri sekureco de la regno) organizis tiun subpremon, kiu estis akompanata de la deziro sklavigi kaj subpremi la rajton de judoj kaj slavoj interkomunikiĝi. Por Hitler la negermana loĝantaro devis kompreni nur naziajn ordonojn.

Kiam la nazioj invadis Pollandon, Adamo, la filo de Zamenhof, estis arestita kaj pafekzekutita, kaj la familio de Zamenhof estis ekstermita en Treblinka. La nazioj etendis sian politikon al okupaciataj landoj, precipe en orienta Eŭropo; ilia subpremo estis malpli severa en okcidenta Eŭropo. Jam en 1937, dum la Varsovia Kongreso, la loka faŝisma gazetaro atakis la polan registaron, kaj la Esperanto-Kongreso estis priskribata kiel „jud-komunista”.

Naturismo

En 1924 en la novnaskita Sovetio la organizaĵo „For la honto” organizis grandajn civitanajn marŝadojn, kie la partoprenantoj estis nudaj, por kontraŭstari „burĝan moralon”. En tiu movado la poeto Vladimir Majakovskij estis fervora aktivulo. Post la morto de Lenin la etoso radikale ŝanĝiĝis: „For la honto” estis malpermesita de la sovetiaj aŭtoritatoj en 1925 kun la preteksto, ke la kunvenoj ĝenas la publikan ordon. Monogamio estis deva kaj seksumado antaŭ geedziĝo oficiale malpermesita. Stalin malpermesis abortigon, adulton, samseksemon, masturbadon same kiel nudismon kaj pornografion. De tiam la korpoj devis esti je la servo de laboro, sporto kaj konstruado de komunismo.

Koncerne naturismon la nazia doktrino estas resumita en la penso de Hermann Goering: „Nudismo subpremas la naturan pudoron de virinoj kaj senigas virojn je ĉia respekto por virinoj, tiel subfosante la fundamentojn de kulturo inda je tiu nomo.”

Per dekreto de la 3a de marto 1933 Goering malpermesis nudbanadon kaj nudajn subĉielajn agadojn sur la germana teritorio. La plimulto de naturistaj publikaĵoj kaj revuoj estis detruitaj. Nazia kontraŭnaturismo estis apogata de la papo Pio la 11a.

La nazia polico ĉasis naturistojn kun la celo detrui ilian movadon kaj konfiski ilian teron. Pluraj estis malliberigitaj, deportitaj. La naturistaj organizaĵoj, tre atente rigardataj, provis kaŝe daŭrigi malgraŭ ĉio. Junulmovadaj ligoj, kiel ekzemple Wandervögel (promenbirdoj) estis dissolvitaj kaj integritaj en la Hitler-junularon.

Hans Surén, nomumita inspektoro pri fizika edukado ĉe Reichsarbeitsdienst (Regna laborservo), evoluigis novan nazian koncepton: fizika edukado diferencigita laŭ rasoj. En sia libro Mensch und Sonne (homo kaj suno), precipe ŝatata de Hitler, li rekomendis nacian naturismon, kie la koncepto de pura ĝermana raso estis elstarigata tra fizika ekzercado kaj nudeco. Tio tiel devigis ĉiun individuon konservi sian korpon laŭ eŭgenika perspektivo. La kulto al beleco komenciĝis.

La nazioj konvinkiĝis per la diskurso, ke iuj naturistoj kiel Surén povas adaptiĝi al ilia ideologio. En 1935 kelkaj terenoj estis redonitaj al naturistoj, permesante al ili praktiki sporton kaj sunbanadon tute nude. Sed la kosto estis totala submetiĝo al la nazia reĝimo. Tiel alprenante la principojn de rasa selektado, la naturistoj, sen tion deziri, disvastigis naziajn ideojn.

Nur pornaziaj naturistaj organizaĵoj komunikis per gazetoj, kiuj ne ekzistis antaŭ la starigo de la Tria Regno 2. La aliaj naturistaj asocioj ĉesigis ĉian publikigon ekde 1933. Malgraŭ ĉio nur en 1942 la reĝimo decidis laŭleĝigi naturismon. Nova dekreto estas publikigita, rajtigante naturistojn senvestiĝi sur strandoj aŭ ĉe lagoj, kondiĉe ke ili estu certe ne vidataj de aliaj.

Post la dua mondmilito okazis reviviĝo de multaj naturistaj asocioj. Ili tre forte rifuzis la ekscesojn truditajn de la nazia reĝimo, kaj krome evoluigis sian projekton de kultura kaj socia reformo al praktiko de naturismo rezervita antaŭ ĉio por momentoj de libertempo kaj malstreĉiĝo.

1. Konfirmo en 1987, kiam oni povis malfermi oficialajn dokumentojn, laŭ kiuj esperantistoj estis inter la multaj homoj trafitaj de la subpremoj. (Ulrich Lins, La danĝera lingvo)
.
2. Ĉi-okaze ne temas pri malnovaj naturistaj asocioj, kiuj fariĝis naziaj, eĉ se Richard Ungewitter, unu el la plej gravaj pioniroj de la germana naturismo, ŝajnis iom flirti kun arjaj tezoj sub naziismo.
Pliaj informoj pri Internacia Naturista Organizo Esperantista ĉe https://www.esperanto-naturismo.org.
Patrick CHEVALIER
Francio


Patrick Chevalier estas honora membro kaj kunfondinto de Association Naturiste Phocéenne, Marsejla Naturista Asocio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 03, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Patrick Chevalier el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-02-06