![]() Spirita vivoRELIGIOJLa bahaa kredo: vojo al unueco kaj paco„Kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi
la tutan mondon, tio estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala Religio, unu
komuna Kredo.
”
„La granda paco, al kiu la homoj de bona volo dum jarcentoj plenkore sopiris, kiun viziuloj kaj poetoj el sennombraj generacioj prirevis kaj kiun la sanktaj skriboj de la homaro promesis de epoko al epoko, finfine estas je atingo de la nacioj. ... La monda paco estas ne nur ebla, sed neevitebla. Ĝi estas la venonta ŝtupo en la evoluo de tiu ĉi planedo ...” Jen la enkondukaj vortoj de la bahaa pacmesaĝo publikigita sub la titolo „La promeso de monda paco” sojle de la monda jaro de paco 1986. Antaŭ la fono de la nuna mondsituacio kun ĉiam pli da violentaj konfliktoj tiuj ĉi vortoj eble aspektas iom bizare kaj povus elvoki sarkasmon. Tamen, dum la trionjarcento de tiam pasinta ankoraŭ pli evidentas la bezono de tutmonda paco, kaj daŭre kreskas la ĝenerala sopiro je ĝi. Indas do ree ekzameni la programon, kiun proponas bahaismo por fine atingi vere daŭripovan pacon kiel la sekvan ŝtupon en la evoluado de nia planedo kaj ĝiajn principojn kaj instruojn fone de tiu pacprogramo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Bernhard WESTERHOFF
Germanio
|