MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Spirita vivo

RELIGIOJ

La bahaa kredo: vojo al unueco kaj paco

Kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon, tio estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo.

Li, Kiu estas via Sinjoro, la Plej Kompatema, vartas en Sia koro la deziron ekvidi la tutan homaron kiel unusolan animon kaj unusolan korpon .”

Se la nuntempaj kleruloj kaj pensuloj permesus al la homaro enspiri la bonodoron de kamaradeco kaj amo, ĉiu komprenema koro estimus la signifon de vera libereco kaj malkovrus la sekreton de neĝenata paco kaj absoluta trankvilo .”

Bahá'u'lláh

„La granda paco, al kiu la homoj de bona volo dum jarcentoj plenkore sopiris, kiun viziuloj kaj poetoj el sennombraj generacioj prirevis kaj kiun la sanktaj skriboj de la homaro promesis de epoko al epoko, finfine estas je atingo de la nacioj. ... La monda paco estas ne nur ebla, sed neevitebla. Ĝi estas la venonta ŝtupo en la evoluo de tiu ĉi planedo ...” Jen la enkondukaj vortoj de la bahaa pacmesaĝo publikigita sub la titolo „La promeso de monda paco” sojle de la monda jaro de paco 1986. Antaŭ la fono de la nuna mondsituacio kun ĉiam pli da violentaj konfliktoj tiuj ĉi vortoj eble aspektas iom bizare kaj povus elvoki sarkasmon. Tamen, dum la trionjarcento de tiam pasinta ankoraŭ pli evidentas la bezono de tutmonda paco, kaj daŭre kreskas la ĝenerala sopiro je ĝi. Indas do ree ekzameni la programon, kiun proponas bahaismo por fine atingi vere daŭripovan pacon kiel la sekvan ŝtupon en la evoluado de nia planedo kaj ĝiajn principojn kaj instruojn fone de tiu pacprogramo.

Promeso de monda paco

Tiu pacmesaĝo de la Universala Domo de Justeco direktita al la popoloj de la mondo profunde ekzamenas la demandon kaj prezentas la paŝojn farendajn por starigi stabilan pacon. Pli ol iam nuntempe ĝi aktualas. Interalie ĝi klarigas, kiel religia kredo estas fundamenta antaŭkondiĉo por vera paco, ĉar kio distingas la homon disde ĉiuj aliaj vivospecoj estas talentoj, kiuj „ebligis al la homaro konstrui civilizojn kaj prosperi materie. Sed sole tiaj atingoj neniam kontentigis la homan spiriton, kies mistera naturo inklinigas ĝin al transcendeco, strebado al nevidebla sfero, al la fina realeco, la nekonebla esenco de esencoj nomata Dio. La religioj, alportitaj al la homaro de sinsekvo de spiritaj lumiloj, formis la ĉefan ligilon inter la homaro kaj tiu fina realeco, kaj ili stimulis kaj fajnigis la kapablon de la homaro akiri spiritan sukceson kune kun socia progreso.” Tiel la mesaĝo resumas la esencon de la bahaa teologio, nome la principon de progresa revelacio, kiu samtempe konfirmas la unuecon de la religioj.

Instruoj

Tra la historio Dio sendis al la homaro sinsekvon de diaj Edukantoj – manifestiĝoj de Dio. Iliaj instruoj antaŭenigis la civilizon. En tiuj Manifestiĝoj inkluziviĝas: Abrahamo, Kriŝno, Zoroastro, Moseo, Budho, Jesuo kaj Mohamedo, kaj krome ankaŭ Báb (1819–1850) kaj Bahá'u'lláh (1817–1892), la ĝis nun lastaj el tiuj mesaĝistoj kaj la fondintoj de Bahaismo, kiuj klarigas, ke tiuj Mesaĝistoj reprezentas la saman Fonton, kaj ke iliaj misioj esence estas sinsekvaj ĉapitroj en la disvolviĝado de la unusola religio de Dio. Aliaj bahaaj instruoj koncernas tiel esencajn temojn kiel la unueco de la homaro kaj eliminado de antaŭjuĝoj, la nobleco de la homa naturo, la komplementeco de devoteco kaj servado, la egaleco inter virinoj kaj viroj, la harmonio inter religio kaj scienco, la neceso de justeco en ĉiuj homaj aferoj, la graveco de edukado, la forigo de ekstrema malriĉeco kaj riĉeco respektive starigi ekonomian justecon kaj bonfarton por ĉiuj ktp.

Vizio pri unuigita homaro

En la skriboj de Báb kaj Bahá'u'lláh troveblas ampleksa vizio por estonteco de unuigita homaro kunvivanta en prospera tutmonda socio. Ili priskribas la novan ŝtupon, kiun devas nun atingi la homa civilizo. Por realigi tion necesas ankaŭ iam enkonduki komunan lingvon kaj skribon kaj ĝeneraligi ĝin per instruado en ĉiuj lernejoj tra la mondo. La principo de internacia lingvo estas unu plia elemento de la bahaaj instruoj por funde reformi la kunvivadon de la popoloj. Al ĝi la aŭtoritataj bahaaj tekstoj donas altan rangon. Bahaaj fontoj agnoskas la meritojn de Esperanto kaj vidas ĝin kiel eblan solvon de la lingva demando. Sed ili ankaŭ emfazas, ke ne eblas antaŭscii, kiu estos la lingvo elektota. Kion do bahaanoj principe subtenas, estas ne iu konkreta lingvo aŭ lingvoprojekto, sed precipe la ideo mem enkonduki internacian helpan lingvon.

Jen la fono de longdaŭraj amikaj rilatoj inter la bahaanoj kaj la esperantistoj. Tiujn rilatojn aparte profundigis kaj firmigis 'Abdu'l-Bahá (1844–1921), la plej aĝa filo de Bahá'u'lláh kaj la tria el la centraj personecoj de la bahaa kredo, kiu, kiam post ĉirkaŭ 60-jara mallibereco li povis fine libere moviĝi, en la jaroj antaŭ la unua mondmilito vojaĝis tra Eŭropo kaj Nord-Ameriko kaj i.a. plurfoje parolis al kunvenoj de esperantistoj. La enkorpiĝo de tiuj rilatoj iom pli poste fariĝis Lidia, la plej juna Zamenhof-ido, kiu meze de la 1920aj jaroj aliĝis al la bahaa kredo kaj ĝis sia tragika pereo en la nazia ekstermejo Treblinka multe propagandis la kredon kaj tradukis plurajn gravajn ĝiajn verkojn.

La bahaa komunumo

La bahaa komunumo, kiu ekde la originoj meze de la 19a jarcento en Persio rapide kreskadis kaj etendiĝis unue tra la mez-orientaj landoj kaj poste tra la tuta mondo, intertempe reprezentiĝas en ĉiuj landoj kaj teritorioj de la mondo, ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj en multaj aliaj gravaj forumoj. Tiu komunumo, unuigita per unika, kohera, bazdemokrata sistemo, strebas meti la fundamentojn de tiu tutmonda socio, kiun ĝiaj ampleksaj skribaĵoj vizias, kaj prezentas sin kiel funkciantan modelon pruvantan, ke ja la homaro en tuta sia diverseco kapablas pace kaj harmonie kunvivadi. La historio kaj evoluado de la Kredo same kiel ĝiaj strebadoj kaj agadoj por starigi veran pacon kaj modelajn komunumojn, kiuj invitas ĉiujn kunlabori pri la transformado de la mondo, estas facile alireblaj.

Abundas bahaaj eldonaĵoj kaj retpaĝoj. Aparte informriĉaj estas kvar filmoj, kiuj aperis okaze de la 200aj datrevenoj de la naskiĝo de Bahá'u'lláh (2017) kaj Báb (2019) kaj la 100a datreveno de la forpaso de 'Abdu'l-Bahá (2021). Komence de 2022 aperis krome filmo pri la disvolviĝado de la bahaa komunumo dum la lastaj cent jaroj, kiu iasence komplementas la detalan historion de la unuaj cent jaroj (1844–1944) de la kredo, God passes by (Dio preterpasas), kiun verkis Shoghi Effendi, la pranepo de Bahá'u'lláh, kaj kiu aperos en esperanta traduko en 2023 okaze de la 50a datreveno de la fondiĝo de Bahaa Esperanto-Ligo (BEL).

Bernhard WESTERHOFF
Germanio
Abundaj informoj pri la bahaa kredo troveblas en la internacia retejo de la bahaa komunumo https://www.bahai.org (kun deko da diverslingvaj versioj). En Esperanto funkcias la retejo de Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) https://bel.bahai.de kun informoj pri la kredo kaj ĝiaj rilatoj al Esperanto kaj kun aliro al la tradukoj de bahaa literaturo kaj al la menciitaj filmoj.

Interesiĝantoj pri Bahá'u'lláh povas profite legi la jenan libron: https://www.retbutiko.be/eo/ero/baha.

Sekve al tiu ĉi teksto aperis letero de leganto en posta numero de MONATO.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 05, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bernhard Westerhoff el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-06-30