Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Bahaa vojo al paco

Super ĉio, dankojn al MONATO kaj al la sekretario de Bahaa Esperanto-Ligo, Bernhard Westerhoff, pro preskaŭ perfekta tripaĝa superrigardo de bahaaj celoj (MONATO 2023/05, p. 21–23).

En la sola emfazita eltiraĵo kiun aperigas Bernhard, li proponas opinion aŭ interpreton, kies fonto eble restas mistero por legantoj de MONATO. Probable fontas ĝi el la 6a de oktobro 1976, el oficiala letero al BEL, sed kun dusenca signifo. La ambigueco parte memevidentas, se oni forigas la vorton principe, kiu ne aperis en la koncerna letero anglalingve verkita de la Universala Domo de Justeco:

Kion bahaanoj principe subtenas, tio estas ne iu konkreta lingvo aŭ lingvo-projekto, sed precipe la ideo mem enkonduki internacian helpan lingvon.

Alternativa aliro eblas, kiu estas kritiko al bahaaj aŭtoroj ĉefe en la influhava anglosfero pro ilia insista kaj dokumentita evitado de „emfazaj kaj ripetaj admonoj” de Abdul Baha, ke „ĉiuj bahaanoj devas studi kaj disvastigi Esperanton”, sendepende de la lingvo elektota de la parlamentoj de la mondo. Mallonge, la elekto-demando rilate internacian helpilon por ĉiu lernejano en la mondo estas institucia afero tute aparta de la instrukcioj de Abdul Baha kaj Shoghi Effendi vortigitaj en la imperativo kaj la superlativo al ĉiuj bahaaj unuopuloj, ke oni intertempe studu Esperanton.

Paul DESAILLY
Aŭstralio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 08-09, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Desailly el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-07-05