Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Finfine nia unua esperanttema komikso!

Kiam oni atente rigardas la panoramon de la esperanta „kultura industrio”, evidentiĝas, kial ĉe ni preskaŭ ne ekzistas kino kaj teatro: eĉ se oni celu apenaŭ mezkvalitajn verkojn, la kostoj por realigi la unuan estus altegaj; pri la dua sufiĉas diri, ke, for de niaj kongresejoj, estas tre malfacile kunvenigi dramiston, reĝisoron, aktorojn kaj aliajn scenejprofesiulojn. Se ni konsideras ankaŭ, ke estas preskaŭ neeble rilatigi pentrarton kaj skulptarton al unu lingvo, ni tuj konkludas, ke nia kulturo estas, kun la honora escepto de la ĉiam kreskanta muzikarto esperantlingva, peze turnita al ĉiuj literaturaj manifestaĵoj. Tial estas gapige konstati, kiom niaj kulturaj agantoj neglektis tiun artan manifestaĵon, kiu estas nek altegkosta, kompare al kino; nek malpopulara, kompare al poezio kaj al dramo, bedaŭrinde vidataj kiel „elitismaj”: evidente mi parolas pri komiksarto.

Arto? Ĉu oni povas konsideri komiksojn (aŭ bildrakonton, se vi preferas) arto? Jes, mia kara, kaj tion diras ne mi, sed la holivudaj „filmfabrikoj”, kiuj jam de 20 jaroj vivtenas sin per realigado de filmoj, kiuj estas nuraj adaptaĵoj de superheroaj komiksoj de periodo inter la 60aj kaj 90aj jaroj de la pasinta jarcento. Tion diras ankaŭ la internaciaj komiksaj festivaloj, kiel tiuj de Angoulême (Francio), San-Diego (Usono) kaj Belo Horizonte (Brazilo), kiuj ĉiam plenplenas kaj de legantoj, kaj eĉ de akademiaj esploristoj. Ne senkiale ĝi estis kromnomata la „naŭa arto”.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Fernando PITA
Nicolas Vanof; Tihomir Lovrić: Esperantio vivas – originala komikso. Eld. Esperanta Civito, Kooperativo de Literatura Foiro, 2022. 32 paĝoj. Broŝuro. ISBN 3-906595-27-7.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-22