LibrojFinfine nia unua esperanttema komikso!Kiam oni atente rigardas la panoramon de la esperanta „kultura industrio”, evidentiĝas, kial ĉe ni preskaŭ ne ekzistas kino kaj teatro: eĉ se oni celu apenaŭ mezkvalitajn verkojn, la kostoj por realigi la unuan estus altegaj; pri la dua sufiĉas diri, ke, for de niaj kongresejoj, estas tre malfacile kunvenigi dramiston, reĝisoron, aktorojn kaj aliajn scenejprofesiulojn. Se ni konsideras ankaŭ, ke estas preskaŭ neeble rilatigi pentrarton kaj skulptarton al unu lingvo, ni tuj konkludas, ke nia kulturo estas, kun la honora escepto de la ĉiam kreskanta muzikarto esperantlingva, peze turnita al ĉiuj literaturaj manifestaĵoj. Tial estas gapige konstati, kiom niaj kulturaj agantoj neglektis tiun artan manifestaĵon, kiu estas nek altegkosta, kompare al kino; nek malpopulara, kompare al poezio kaj al dramo, bedaŭrinde vidataj kiel „elitismaj”: evidente mi parolas pri komiksarto. Arto? Ĉu oni povas konsideri komiksojn (aŭ bildrakonton, se vi preferas) arto? Jes, mia kara, kaj tion diras ne mi, sed la holivudaj „filmfabrikoj”, kiuj jam de 20 jaroj vivtenas sin per realigado de filmoj, kiuj estas nuraj adaptaĵoj de superheroaj komiksoj de periodo inter la 60aj kaj 90aj jaroj de la pasinta jarcento. Tion diras ankaŭ la internaciaj komiksaj festivaloj, kiel tiuj de Angoulême (Francio), San-Diego (Usono) kaj Belo Horizonte (Brazilo), kiuj ĉiam plenplenas, kaj de legantoj kaj eĉ de akademiaj esploristoj. Ne senkiale ĝi estis kromnomata la „naŭa arto”. Tiu neglekto supre menciita, oni konfesu, estas eĉ kontraŭdira, se oni memoras, ke multaj el ni defendas la ideojn, laŭ kiuj esperantaj verkoj devas kontribui al lernado de nia lingvo, kaj por rejunigi sin nia movado devas strebi allogi precipe junulojn. Ĉu iu ne kredas, ke komiksoj povas bonege plenumi ambaŭ funkciojn? Do kial komiksoj neniam estis vere popularaj en Esperantujo? Respeguli nian kulturonTamen, ni estu justaj: iam estis provoj eldoni komiksojn ĉe ni. Krom kelkaj bildstrioj iam publikigitaj en paĝoj de La KancerKliniko kaj de Ovo, pri kiu prahistoriaj legantoj certe memoros – kaj kiuj bedaŭrinde neniam fariĝis sufiĉe solidaj kaj interesvekaj por sin ĵeti al „sola flugo” – ni ĝenerale disponis nur pri esperantigitaj ekzempleroj de, kvankam internacie konataj, eŭropaj titoloj: Asteriks, Tinĉjo, Diabolik kaj Lupo Alberto. Mi vere ne konas la komercajn rezultojn de tiuj eldonoj, sed mi aŭdacas cerbumi, ke la mongajnoj, se ili entute ekzistis, estis preskaŭ entute destinitaj al transpagoj de la eldonaj rajtoj. Cetere, mi dubas, ĉu homoj, kiuj ŝatas komiksojn, aĉetas titolojn jam delonge eldonitajn en siaj landoj kaj lingvoj nur pro la fakto, ke ili estas en Esperanto. Ene de tiu kadro, ĉu niaj movadanoj neniam interesiĝis, aŭ, plej grave, estis ja kapablaj, eldoni en Esperanto komikson tute propran, kiu respegulus nian kulturon, aŭ kiu almenaŭ estus sufiĉe interesa por fariĝi varo en nia kultura merkato? Mi kredas, ke ja estis malintereso, precipe ĉar multaj el ni ankoraŭ apartenas al tiu generacio, kiu devis ĉie ajn aŭdi, kion diris la usona psikologo Fredric Wertham, kiu ĉiam avertis gepatrojn pri la danĝero kaŭzata de legado de komiksoj. En tiu panoramo eĉ tiuj, kiuj interesiĝus kaj kapablus pri la afero, eble ne riskus monon kaj reputacion, sin dediĉante al komiksarto. Aliflanke, kvankam verki estas tasko, kiu, almenaŭ teorie, ajna lerta esperantisto povus plenumi, desegni bildojn postulas minimume bonan desegniston, krom koloristo kaj aliaj rilataj profesiuloj, kiuj certe ne abundas ĉe ni. Pro la kialoj supre prezentitaj, oni ne rajtas ne laŭdi la eldonon, pasintjare, de Esperantio vivas, 26-paĝa komikso duope verkita, kun tekstoj de Nicolas Vanof kaj bildoj de Tihomir Lovrić. Jen, finfine, bildrakonto, kiu elmontras al ni mem almenaŭ parton de tio, kio estas la hodiaŭa Esperanto-movado. Kaj ĝi faras tion kiel provon senvualigi al la esperantistaro, kio estas la Esperanta Civito. PolemikaSamtempe polemika, pro siaj proponoj, laŭ kiuj esperantisteco estas plia formo de nacieco, kaj mistera, ĉar en ĝi ne estas io simila al Jarlibro, per kiu oni tuj ekscius, kiuj estas aliaj civitanoj, fakto estas, ke rilate al la Esperanta Civito ne ekzistas neŭtraleco: ĉiuj, kiuj ion scias pri ĝi, havas propran opinion – de solida apogo ĝis totala, eĉ malrespekta, ridindigo. Kelkaj simple diras, ke ĝi estas bona ideo malbone plenumata; aliaj, ke ĝi celas dividi la movadon kaj detrui UEA-on; iuj aliaj, ke ĝi estas la regneto de sia precipa ideologo, Giorgio Silfer, kaj ĝuste tial ĝiaj postenoj respegulas tiujn de vera lando, ĉi-okaze tiujn de la antikva Romia Respubliko. Fine, fakte ne estas, por diri la minimumon, multe da ekvilibro, kiam oni parolas pri tiu aro da esperantistoj. Tial, sendepende de tio, kion oni pensas pri la Civito, kiam oni agnoskas la malfacilecon eldoni komikson en Esperantujo (aŭ Esperantio, se hazarde vi estas civitano), oni devas agnoski la kuraĝon eldoni bildrakonton kun tiom tikla temo. Tamen, oni devas sin demandi: ĉu tiu kuraĝo estis ja sukcesa? Aŭ, pli ĝuste: ĉu la komikso trafe plenumas sian celon? Por respondi tiujn demandojn necesas malkonstrui unu ideon pri komiksoj, kiu, kvankam ordinara kaj ne malĝusta, estas almenaŭ nekompleta kaj ne tiom simpla, kiel oni kutime pensas. Unu el la plej bazaj ideoj rilate al komiksoj estas, ke ili kunigas elementojn de desegnarto (bildoj) kaj de literaturo (tekstoj), organizitajn, por ke ili povu rakonti historion aŭ ekspliki ion. Tamen, de jardekoj oni scias, ke tiu formulo estas danĝera, ĉar ĝi difinas komiksojn kiel „gluaĵon” de du aliaj artoj, kvazaŭ ili estus hibridaĵo, kiu, kiel multaj aliaj, estus sterila. Fakte, komiksarto devenas el tiuj du aliaj, sed ĝi ne estas nura „gluaĵo”, ĉar ĝi disvolvis sian propran lingvaĵon, kun skoloj, patronoj, stiloj kaj modeloj, kiuj estas specifaj al ĝi, tio estas, sen paraleloj en desegnarto aŭ en literaturo. Kvankam en ĝian recepton eniris elementoj de tiuj du artaj manifestaĵoj, estas gravege, ke ambaŭ kunfunkciu kiel la maniero rakonti, komikse, ion, kion ne eblus sammaniere rakonti per nuraj bildoj aŭ tekstoj. Ne nur gluaĵoTiel la unua danĝero estas, ke la bildoj estas tiel ĉarmaj kaj allogaj, ke ili faras el bona rakonto nuran komplementon al parado de belaj kaj trafaj desegnaĵoj. Aliflanke, se la celo de la komikso estas precipe didaktika, la danĝero estas, ke la bildoj fariĝu tute nenecesaj, ĉar kaŝitaj malantaŭ tro longaj tekstoj. Pri la tekstoj oni devas neniam forgesi, ke, se estas didaktika celo, tiu celo neniel fariĝu pli grava ol la rakonto mem, ĉar tio dronigus la tutan materialon, ne permesante, ke ĝi funkciu kiel komikso, eĉ ne kiel instrumaterialo. Tio estas speciale grava, kiam la celo estas ekspliki temon aŭ defendi ideo(logio)n. Oni tamen komencu per la desegnaĵoj: ĉar la komikso estas nigrablanka, kaj sen grizaj gradiĝoj, tio mildigas la perspektivajn efektojn, kiujn Lovrić provis prezenti en la bildoj. Tio ja gravas en komikso, kie abundas homaj figuroj kaj fonaj pejzaĝoj, kiuj ŝajnas prenitaj el Interreto. Al tiuj perspektivaj demandoj same kontribuas la dikeco de liaj strioj, kiuj iel „platigas” la bildojn kaj kreas iajn distordojn en la perspektivo, precipe kiam temas pri prezentado de homaj figuroj, kiuj, kiel ekzemple Marie-France Conde Rey, Julian Modest kaj Anjo Amika, ne estas facile rekoneblaj. Kunigitaj, tiuj faktoroj ja distancigas Esperantio vivas de la tiel nomata „belga skolo” kaj alproksimigas ĝin al la usonaj sendependaj aŭ subgrundaj komiksoj, kiel tiuj de Robert Crumb (Fritz the Cat) kaj Gilbert Shelton (The Freak Brothers), aŭ la brazilano Flávio Colin (Mulher-Diaba no rastro de Lampião). Tio ja estas trafa distingilo, kiam oni pensas pri disvastigado de la verko en la eŭropa esperanta merkato, sed kiu povas (senkulpe!) montriĝi „banala” en aliaj mondopartoj. Kvazaŭĵurnalisma diskursoPri la teksto, verkita de Nicolas Vanof, alia plumnomo de Giorgio Silfer – kies ordinara kaŭstikeco rilate al aliaj esperantaj institucioj aperas tie kaj ie – oni devas dekomence rekoni, ke, se la komenca celo estis prezenti la Civiton, ĝi preferis centriĝi sur ties legacioj kaj eventoj de la paktintaj establoj pli ol montri, ekzemple, konkretajn agojn de ĝiaj instancoj. Tiel en la tuta rakonto estas kvazaŭĵurnalisma diskurso, en kiu preskaŭ ne restas spaco por fantazio, kaj tial ĝi ne bone funkcias en komikso. Tion pruvas la fakto, ke en la fino estas ok kromaj paĝoj, kiuj vortarece klarigas la referencojn aperintajn. Fakte, ne estas iu klara, facile resumebla rakonto, kiu disvolviĝas laŭlonge de la 26 paĝoj: la precipa rolulino prezentas la civitan balotan procedon, vojaĝas tra la legacioj ktp, kaj tio estas nura preteksto, por ke la ideoj, sur kiuj la Civito konstruatas, estu prezentataj komiksoforme, sen ia vera agado fare de la roluloj. Sed malgraŭ tiuj punktoj, Esperantio vivas havas almenaŭ du vere gravajn meritojn: esti vizitkarto por tiuj, kiuj interesiĝas pri la Esperanta Civito, ĝiaj ideoj kaj valoroj; kaj samtempe esti la unua esperanta komikso kun pure esperanta argumento. Se en la unua merito ĝi kiel ĉia arta manifestaĵo ne estas libera de kritikado, ĉar finfine la deziro informi faris el la komikso precipe instruilon, en la dua, kiu malgrandigas eblajn mankojn de la unua, ĝi estas neriproĉebla, kaj ĝia eldono ja estas salutinda. Fernando PITA
Nicolas Vanof; Tihomir Lovrić: Esperantio vivas – originala komikso. Eld. Esperanta Civito, Kooperativo de Literatura Foiro, 2022. 32 paĝoj. Broŝuro. ISBN 3-906595-27-7.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|