![]() PolitikoVENEZUELODe revo al realoLa landlimo inter Kolombio kaj Venezuelo estas unu el la plej gravaj en tuta Latin-Ameriko pro la komerca aktivado de la du landoj. Tiu ĉi linio pli ol 2200 kilometrojn longa samtempe dividas kaj kunigas: Okazas ne nur varaj interŝanĝoj, sed ankaŭ kulturaj kaj popolaj pro la diversfonaj familioj loĝantaj ambaŭflanke de la landlimo. Pro gerilo ekde 1964 miloj da kolombianoj moviĝis en la najbaran teritorion serĉante pli bonajn vivkondiĉojn kaj fuĝante de la milito. Tiel en landlimaj urboj kreskis la nombro de miksitaj paroj. Laŭ la venezuela Nacia Instituto pri Statistiko 721 791 kolombianoj loĝis en Venezuelo en la jaro 2011. Bedaŭrinde mankas ĝisdataj oficialaj informoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
|