MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

VENEZUELO

De revo al realo

La landlimo inter Kolombio kaj Venezuelo estas unu el la plej gravaj en tuta Latin-Ameriko pro la komerca aktivado de la du landoj. Tiu ĉi linio pli ol 2200 kilometrojn longa samtempe dividas kaj kunigas: Okazas ne nur varaj interŝanĝoj, sed ankaŭ kulturaj kaj popolaj pro la diversfonaj familioj loĝantaj ambaŭflanke de la landlimo.

Pro gerilo ekde 1964 miloj da kolombianoj moviĝis en la najbaran teritorion serĉante pli bonajn vivkondiĉojn kaj fuĝante de la milito. Tiel en landlimaj urboj kreskis la nombro de miksitaj paroj. Laŭ la venezuela Nacia Instituto pri Statistiko 721 791 kolombianoj loĝis en Venezuelo en la jaro 2011. Bedaŭrinde mankas ĝisdataj oficialaj informoj.

Ekde la elekto de Hugo Chávez al prezidenteco de Venezuelo en 1999 ĝis lia morto en 2012 okazis konfliktoj kun la prezidantoj kolombiaj Álvaro Uribe kaj Juan Manuel Santos, ambaŭ dekstremaj. Feliĉe ĉiu konflikto estis solvita per diplomatiaj rimedoj. Post la morto de Chávez estis elektita kiel prezidanto Nicolás Maduro, sed la tensioj kun la najbara registaro daŭris.

Sep jaroj de fermiĝo

En 2015 kolombiaj murdistoj vundis venezuelajn militistojn en la landlima urbo San Antonio del Táchira. Tio kolerigis la venezuelan registaron, kiu decidis fermi la landlimojn kun Kolombio dum kelkaj horoj por kapti tiujn krimulojn. Poste, la pozicio iĝis pli kaj pli severa, ĝis la 19an de aŭgusto de la sama jaro la venezuela registaro deklaris limofermon dum nedifinita tempo. Kompreneble tiu decido malhelpis ambaŭ landojn ankaŭ ekonomie.

En 2022 la ĵus elektita prezidanto de Kolombio Gustavo Petro, maldekstrema politikisto, iniciatis novajn kontaktojn kun la venezuela registaro cele al plibonigo kaj restarigo de la reciprokaj internaciaj rilatoj.

Kolombio kaj Venezuelo antaŭe havis bonajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn – ĉi-jare la duflanka komerco povus atingi 800 milionojn da usonaj dolaroj. Tial estas necese por ambaŭ landoj remalfermi tiun landlimon.

Post la interkonsenta fazo ambaŭ flankoj aranĝis ĉion, por ke la 26an de septembro 2022 okazu la malfermo. Tiam la unua kolombia ŝarĝveturilo transpasis la ponton al Venezuelo, dum la unua venezuela kamiono faris la samon en la mala direkto. Tio estis granda festo kun rozoj kaj blankaj ĉemizoj, sekvataj de kamionoj ornamitaj per balonoj kaj trikoloraj flagoj.

Problemoj

Víctor Méndez, plenuma direktoro de la Kolombia-Venezuela Ĉambro, deklaris, ke „la politiko devas iri al la fono, nia intereso ĉi tie estas komerca”. Sed kio okazis post tio? Ĉu pliboniĝis la ekonomiaj rilatoj poste? Bedaŭrinde ne. Por venezuelanoj kaj kolombianoj la remalfermo estis grava 7-jara revo, sed ĝis nun ĉio iras samkiel antaŭe: koruptado restas ĉiutaga afero ĉe la venezuela landlimo. Tie oni vidas policistojn el ambaŭ landoj ricevantajn monon; aliaj permesas la transiron de tiuj, kiuj montras la pagan kvitancon de la varo.

En ambaŭ landoj ankoraŭ ne estis adoptitaj teknikaj kaj burokratiaj rimedoj, por ke la komerca interŝanĝo okazu plej bone. Multaj el la ŝarĝveturiloj, kiuj transiris en Kolombion, atendis tagojn en la doganejo pro la foresto de impostaj mekanismoj, dungitaro kaj juraj garantioj, kiuj plirapidigus ilian eniron. Tial oni povas diri, ke tia landlima malfermo ankoraŭ ne plene sukcesas por la venezuela kaj la kolombia popoloj.

gibi
Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 02, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jezer Dorante el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-01-05