![]() Moderna vivoSOCIOĈu Koreio malaperos?Laŭ raporto publikigita de Korea Nacia Oficejo pri Statistiko, la nombro de beboj naskitaj en 2021 estas 266 000, kio montras malkreskon de 4,3 % kompare kun la antaŭa jaro. La entuta fekundeco 1 estas 0,81 – la plej malalta post 1970 (kiam statistiko pri naskiĝoj komencis kalkuliĝi) – kiu metis Korean Respublikon en la lastan lokon inter la landoj de Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE). El la studo rezultis ankaŭ, ke la meza patrina aĝo okaze de la unua nasko estas 32,6 jaroj, la plej alta inter tiuj landoj. Fakte, Koreio estas la ununura lando, kies entuta fekundeco en 2020 (0,84) ne atingis 1,0, dum ĝia mezumo inter la landoj de OEKE estis 1,59. Aliaj landoj kun malalta fekundeco estas Italio (1,24), Grekio (1,28), Japanio (1,33) kaj Hispanio (1,36), tamen ties indicoj superas 1,0. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.
|