El diplomatia vidpunktoPACOAmuza disputado solvitaLa sensenca kaj sanga milito en Ukrainio, kaŭzita de rusa agreso, estis la ĉefa politika temo de ĉiuj mondaj gazetoj pasintjare. Tamen ne multaj el ni scias, ke ekzistas ankaŭ alia duflanka diplomatia konflikto inter du pacaj ŝtatoj kaj membrolandoj de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), kiu ne aperis sur la ĉefpaĝoj de mondaj gazetoj. Ĝi estas disputado pri la eta arkta insuleto, gronlande nomata Tartupaluk (Hans Ø, insulo Hans laŭ la danoj), kiu ne havas ekonomian signifon. La disputado pri ĝia proprieto inter Kanado kaj Danio komenciĝis en 1930 kaj rezultigis unu el la plej bizaraj diplomatiaj konfliktoj, kiujn oni povas enmeti ankaŭ en la kategorion de amuza kaj ridiga diplomatio. Juĝu mem! HistorioDezerta kaj neloĝata insuleto troviĝas en la arkta nordo, meze de la markolo Kennedy, inter la kanada insulo Ellesmere kaj dana Gronlando. Ĝin malkovris en 1871 usona polusa esploristo Charles Francis Hall (1821-1871)) kaj nomis laŭ inuita membro de lia ekspedicio, Hans Hendrik Suersaq (1832-1889). Je unua rigardo la insuleto ne estas interesa. Ĝi havas areon de nur 1,3 km 2 kaj estas proksimume trioble pli granda ol la plej malgranda ŝtato de la mondo, Vatikano. Ĝi estas nur granda roko, kie ne troviĝas minerala riĉaĵo kaj vegetaĵaro. Eĉ birdoj kaj blankaj ursoj ne vivas tie. Onidire, ĝi donas nur belan vidon al la markolo kaj la ĉirkaŭaj glaĉeroj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.
|