MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

PACO

Amuza disputado solvita

La sensenca kaj sanga milito en Ukrainio, kaŭzita de rusa agreso, estis la ĉefa politika temo de ĉiuj mondaj gazetoj pasintjare. Tamen ne multaj el ni scias, ke ekzistas ankaŭ alia duflanka diplomatia konflikto inter du pacaj ŝtatoj kaj membrolandoj de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), kiu ne aperis sur la ĉefpaĝoj de mondaj gazetoj. Ĝi estas disputado pri la eta arkta insuleto, gronlande nomata Tartupaluk (Hans Ø, insulo Hans laŭ la danoj), kiu ne havas ekonomian signifon. La disputado pri ĝia proprieto inter Kanado kaj Danio komenciĝis en 1930 kaj rezultigis unu el la plej bizaraj diplomatiaj konfliktoj, kiujn oni povas enmeti ankaŭ en la kategorion de amuza kaj ridiga diplomatio. Juĝu mem!

Historio

Dezerta kaj neloĝata insuleto troviĝas en la arkta nordo, meze de la markolo Kennedy, inter la kanada insulo Ellesmere kaj dana Gronlando. Ĝin malkovris en 1871 usona polusa esploristo Charles Francis Hall (1821-1871) kaj nomis laŭ inuita membro de lia ekspedicio, Hans Hendrik Suersaq (1832-1889). Je unua rigardo la insuleto ne estas interesa. Ĝi havas areon de nur 1,3 km2 kaj estas proksimume trioble pli granda ol la plej malgranda ŝtato de la mondo, Vatikano. Ĝi estas nur granda roko, kie ne troviĝas minerala riĉaĵo kaj vegetaĵaro. Eĉ birdoj kaj blankaj ursoj ne vivas tie. Onidire, ĝi donas nur belan vidon al la markolo kaj la ĉirkaŭaj glaĉeroj.

Kanado kaj Danio interesiĝas pri la posedo de la insuleto ekde 1930. La iama Konstanta Kortumo de Internacia Justico 1 starigita kadre de la Ligo de Nacioj, deklaris la juran statuson de Gronlando favore al Danio. Danio tiam asertis, ke geologia indico montras, ke Tartupaluk estas parto de Gronlando, kaj tial ĝi apartenas al Danio. La dua mondmilito kaj la posta malvarma milito levis pli gravajn politikajn kaj diplomatiajn temojn, kaj ambaŭ landoj ne rememoris pri la insuleto ĝis 1984.

Alkohola milito

En tiu jaro, kanadaj soldatoj elŝipiĝis sur la insuleton, enterigis kanadan viskion kaj hisis la kanadan flagon. Kiam ili foriris, la danoj venis al la insulo kaj forigis la kanadajn simbolojn. Ili hisis la danan flagon kaj enterigis botelon da dana alkoholaĵo. Dum jardekoj ŝanĝiĝis la flagoj sur la insuleto kune kun la boteloj da tradicia alkoholaĵo de ambaŭ ŝtatoj. Tiamaniere dana alkoholaĵo batalis kontraŭ kanada viskio. Ekestis ankaŭ gugla milito, kiam ambaŭ landoj influis interretajn esplorilojn por subteni siajn teritoriajn pretendojn pri la insuleto.

Diplomatia solvo

Duflankaj diplomatiaj intertraktadoj fine sukcese solvis ĉi tiun bizaran kaj longdaŭran teritorian disputon. La 14an de junio 2022 la kanada ministro pri eksterlandaj aferoj Mélanie Joly, la dana ministro pri eksterlandaj aferoj Jeppe Sebastian Kofod kaj la gronlanda ĉefministro Mute Inequnaaluk Bourup Egede subskribis interkonsenton pri divido de la insuleto. La orienta parto de la insuleto apartenas al Gronlando, la okcidenta parto al la kanada teritorio Nunavuto. La traktato ekvalidos post aprobo de la kanada, dana kaj gronlanda parlamentoj kaj la leĝdona asembleo de la kanada teritorio Nunavuto. Tiamaniere Kanado havas internacian terlimon de 1280 metroj kun membroŝtato de Eŭropa Unio (EU), nome Danio pere de Gronlando.

Ĉi tiu kurioza, amuza kaj lernolibra ekzemplo pruvas, ke diplomatio havas multajn formojn kaj manierojn solvi internaciajn disputojn.

1. La Konstanta Kortumo de Internacia Justico estis la unua tutmonda internacia kortumo. Ĝi estis fondita en 1920, dissolviĝis en 1946 kaj ĝin anstataŭis la hodiaŭa Internacia Kortumo de Unuiĝintaj Nacioj (UN).
haus
Julius HAUSER


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 05, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-09