EseojNATUROFascino de etaj insulojMallongan parton de mia vivo mi pasigis kun mia edzino kaj du filoj sur unu el la malpli grandaj loĝataj insuloj de Skotlando. Etaj izolitaj insuletoj, ie ajn en la mondo, ĉiam fascinis kaj allogis min. Plurfoje, mi vizitis diversajn insulojn de Portugalio, Italio, Kroatio kaj Irlando, sed por mi la plej interesaj estas la pli foraj, la ne tiom facile atingeblaj. La skotlandaj insulojSkotlando posedas pli ol 790 marajn insulojn, el kiuj la plimulto troviĝas en kvar ĉefaj grupoj, nome la insularoj Ŝetlandoj, Orkadoj kaj Hebridoj. La lasta dividiĝas en du grupojn, la Internaj Hebridoj kaj la Eksteraj. Cetere, estas amasoj da insuloj en la estuaroj Clyde [klajd], Forth [forf] kaj Solway [solŭej], sen mencii la abundajn enlandajn lagajn insuletojn. La plej suda mara insulo estas Creag Ealasaid (angle: Ailsa Craig), je ĉirkaŭ 16 kilometroj for de la ĉeftero. Ĝi estas, fakte, apenaŭ insulo, sed nur alta roko kun areo de ĉirkaŭ 1 kvadrata kilometro. Tamen, en la 20a jarcento tie loĝis anoj de familia branĉo de mia patrino (nome, la Girvan-familio, origine de la samnoma urbo Girvan, gaele Inbhir Gharbhain), kies solaj najbaroj estis la gardisto de la roka lumturo kaj lia familio (Thomson). La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
|