Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

NATURO

Fascino de etaj insuloj

Mallongan parton de mia vivo mi pasigis kun mia edzino kaj du filoj sur unu el la malpli grandaj loĝataj insuloj de Skotlando. Etaj izolitaj insuletoj, ie ajn en la mondo, ĉiam fascinis kaj allogis min. Plurfoje, mi vizitis diversajn insulojn de Portugalio, Italio, Kroatio kaj Irlando, sed por mi la plej interesaj estas la pli foraj, la ne tiom facile atingeblaj.

La skotlandaj insuloj

Skotlando posedas pli ol 790 marajn insulojn, el kiuj la plimulto troviĝas en kvar ĉefaj grupoj, nome la insularoj Ŝetlandoj, Orkadoj kaj Hebridoj. La lasta dividiĝas en du grupojn, la Internaj Hebridoj kaj la Eksteraj. Cetere, estas amasoj da insuloj en la estuaroj Clyde [klajd], Forth [forf] kaj Solway [solŭej], sen mencii la abundajn enlandajn lagajn insuletojn. La plej suda mara insulo estas Creag Ealasaid (angle: Ailsa Craig), je ĉirkaŭ 16 kilometroj for de la ĉeftero. Ĝi estas, fakte, apenaŭ insulo, sed nur alta roko kun areo de ĉirkaŭ 1 kvadrata kilometro. Tamen, en la 20a jarcento tie loĝis anoj de familia branĉo de mia patrino (nome, la Girvan-familio, origina de la samnoma urbo Girvan, gaele Inbhir Gharbhain), kies solaj najbaroj estis la gardisto de la roka lumturo kaj lia familio (Thomson).

Dokumento verkita en 1549 pri la Hebridoj inkluzivas la rokon kiel unu el tiuj insuloj, sed ĝi situas tre for de tiu insularo. Hodiaŭ Creag Ealasaid estas neloĝata.

Nur en la Hebridoj, ĉe la okcidenta marbordo, troviĝas proksimume 550 insuloj, el kiuj 64 estis loĝataj en la jaro 1973. De tiam malkreskis la loĝantaro sur kelkaj, dum en aliaj (precipe sur la pli grandaj insuloj) ĝi iom kreskis. Oni konstatas, ke tiuj, kiuj devis forlasi sian hejman insulon kutime sentas profundan nostalgion, malgraŭ la fakto, ke la vivo sur malgranda insulo ofte estas malfacila, soleca kaj malriĉa, kaj la insula klimato ofte estas malmilda kaj ŝtorma. Tamen, sunaj someroj kaj belega tera kaj mara pejzaĝo ĝenerale plene kompensas tiajn malavantaĝojn.

Antikvaj loĝantoj

En la pasinteco multaj malgrandaj insuloj, kiuj hodiaŭ estas neloĝataj, havis daŭran loĝantaron. En la 19a jarcento pluraj familioj loĝis sur hebridaj insuloj kiel Pabaigh kaj Fuaigh Mòr, sed la loĝantoj estis perforte elpelitaj de avaraj posedantoj, io okazinta en preskaŭ la tuta norda Skotlando. En la jaro 1755 la altejaj kaj insulaj regionoj enhavis 20 % el la loĝantaro, sed en 1961 la kvanto falis ĝis 5 %.

Aliaj insuloj iam loĝataj, sed hodiaŭ ne plu, inkluzivas la etajn Miughalaigh, Nos, kaj la insularon Hiort (angle: St. Kilda), kiuj estis forlasitaj en la 20a jarcento. La plej drasta demografia malkresko koncernas la plej forajn kaj izolitajn insulojn kaj insularojn.

Hiort

La eta insulo Hiort situas en la Atlantika Oceano, 64 kilometrojn for de la simile malproksima (sed pli atingebla) insulego Leòdhas. Al ĝi mankas natura haveno. Do, la vojaĝo de Hiort al aliaj insuloj, aŭ de la ĉeftero al Hiort, estas ege danĝera.

La historio pri la fino de la eta komunumo en Hiort estas aparte malĝojiga. Dum pli ol mil jaroj, tiu insulo – la due plej fora el la Hebridoj – estis loĝata de fortaj kaj kuraĝaj homoj, kiuj nutris sin precipe per marbirdoj kaj ties ovoj, kiujn ili kolektis pendante ĉe la altegaj kaj danĝeraj klifoj. La kultivado de greno kaj terpomoj estis malfacila kaj necerta, sed la bestara grego kaj la ŝafaro, kvankam ne grandaj, estis bonaj. Vizitantoj laŭdis la kvaliton de la tiea bovina lakto. Krom en tre severaj veteraj kondiĉoj, la insulanoj havis sufiĉon por manĝi, kaj ili estis sanaj kaj kontentaj. Tamen, kontraŭ la deziroj de la loĝantoj de Hiort, la skota burokrata fako respondeca pri la insuloj decidis evakui la tutan loĝantaron, kaj en la jaro 1930 ili estis devigataj por ĉiam forlasi sian antikvan hejmon. Kun la morto de la insula komunumo mortis ĝia kulturo, la riĉa dialekto de la gaela lingvo kaj ĝiaj tradicioj. De tiam, la „vivo kaj morto de Hiort” iĝis temo de libroj kaj poemoj en la gaela kaj la angla lingvoj.

En la jaroj post nia propra restado en la norda insuleto, kie mia edzino estis la lernejestrino, ni loĝis dumtempe en la kamparo sude de la nord-orienta urbego Aberdeen [aberdin – prononcata kun forta kartava „rr”, ne laŭ la sud-angla prononco!]. Dum konversacio kun la pastoro de la loka paroĥo li menciis, ke li estis unu el la lastaj infanoj, kiuj loĝis sur Hiort, kaj lia patro estis la lasta tie deĵoranta misiisto de la Eklezio de Skotlando. La komunumo estis tro malgranda por havi sian propran ordinitan klerikon.

Fora insulo

Je la pli norda ekstremaĵo de la okcidentaj insuloj troviĝas la insuleto Rònaigh-a-Tuath (angle: North Rona), kiu troviĝas en la malmilda Atlantiko ĉirkaŭ 76 kilometrojn for de la norda kabo Leòdhas (angle: Lewis), la plej granda hebrida insulo. Rònaigh-a-Tuath estas apenaŭ atingebla, krom en aparte trankvilaj veteraj kondiĉoj. Ĝi estas la plej fora iam loĝata insulo en Skotlando, kaj la hebrida insulo plej proksima al la feroa insularo. Ĝi havas areon de 1,09 kvadrataj kilometroj. Malgraŭ sia malgrandeco, Rònaigh estis iam loĝata. Supozeble en la oka jarcento ĝi estis loĝejo de la kelta ermito Ronan, kies oratorio ankoraŭ videblas en la insulo. En la 17a jarcento ĝin okupis gaelaj ŝafistoj kaj iliaj familioj. En 1745 restis naŭ personoj en la insulo. La lasta familio tie loĝanta, estis tiu de la ŝafisto Donald MacLeod, kromnomita „La reĝo de Rona”. Li reiris al Leodhas en la jaro 1844. En tiu sama jaro du viroj de Leòdhas kverelis kun la pastoro de la preĝejo, kaj ili iris loĝi sur Rònaigh, sed en 1885, oni trovis la kadavrojn de ambaŭ. Nun la insulo estas neloĝata.

Insula (mal)progreso

Ĝis nun, neniu brita registaro sufiĉe faris por subteni la ekonomion, infrastrukturon, komunikaĵojn kaj kulturon de la insuloj kaj la altejaj regionoj de Skotlando. Kvankam ili estas unu el la plej belaj „sovaĝejoj” de la nord-okcidenta parto de Eŭropo, ili estas ankaŭ unu el la plej maldense loĝataj.

Ni, kiuj nun loĝas en la Irlanda Respubliko, post familia vojaĝo ĵus revenis de Donegal (gaele Dún na nGall), regiono en la nord-okcidenta parto de Irlando, kiu estas impone simila al la skota altejo. Ni pasigis kelkajn tagojn en la insuleto Cruit. Malgranda loka komunumo de denaskaj insulanoj ankoraŭ loĝas tie, sed la plimulto el la domoj en la insulo kaj en la apuda ĉeftero nur en somero estas okupata de turistoj. Laŭŝajne, en la moderna mondo ne restas loko por tiaj antikvaj tradiciaj komunumoj.

gmck
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 04, p. 26.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-06