PolitikoPERUOHeredaĵo de polemika ŝtatestroAmata de multaj homoj, malamata de aliaj, la 86-jara perua eksprezidanto Alberto Fujimori [fuĵimori] mortis la 11an de septembro 2024 post longa batalo kontraŭ kancero. Lia forpaso estigas intensajn debatojn nacie kaj internacie kaj markas la finon de politika epoko plena de profundaj ŝanĝoj kaj polemikoj. Nula toleremoFujimori regis Peruon inter 1990 kaj 2000, periodo markita de la intensa batalo kontraŭ la terorismo de Luma Vojo (en la hispana Sendero Luminoso) kaj Revolucia Movado Túpac Amar (en la hispana Movimiento Revolucionario Túpac Amar, MRTA). Li efektivigis agreseman militan kaj polican strategion, kiu sukcesis signife redukti la perforton kaj restarigis la regadon de la lando. Tamen, ĉi tiu politiko rezultigis ankaŭ akuzojn pri malrespekto de homaj rajtoj, eksterjusticaj ekzekutoj kaj arbitraj arestoj. La 3an de novembro 1991 okazis la masakro en Barrios Altos, kie 15 homoj estis mortigitaj dum kvartala renkontiĝo. La 18an de julio 1992 naŭ studentoj kaj unu profesoro estis mortigitaj en la universitato La Cantuta pro supozataj ligoj kun Luma Vojo. Fujimori respondis al la akuzoj pri krimoj kontraŭ homeco per la argumento de nula toleremo kontraŭ terorismo, defendo, kiun li uzis por pravigi siajn agojn kontraŭ ĉiuj suspektataj civitanoj. Dum lia regado oni sukcesis ankaŭ stabiligi la ekonomion, redukti inflacion kaj revivigi investistan fidon en la lando, kiu dum la transprenado de la prezidanteco estis en grava ekonomia krizo kun ega inflacio. Atingocele Fujimori uzis drastajn rimedojn kiel forigon de ŝtataj subvencioj kaj ampleksan privatigon de publikaj entreprenoj. La 5an de aprilo 1992, Fujimori dissolvis la parlamenton, reorganizis la juĝan povon, kaj kreis „registaron de krizo kaj nacia rekonstruo”. Kun subteno de la perua armeo, li prenis plenan regon de la ŝtataj povoj. La epizodo estas konata kiel la mem-puĉo de 1992, kiu estis pravigita de Fujimori kiel respondo al la „obstrukca” agado de la parlamento, kiu – laŭ li – malhelpis la ekonomiajn reformojn kaj la lukton kontraŭ Luma Vojo. Dum lia dua oficperiodo, la registaro de Fujimori efektivigis vastan familiplanadan programon por redukti la naskokvanton kaj plibonigi la vivkvaliton de virinoj. Tamen, esploroj kaj atestoj montris, ke la programo estas uzata por steriligi centojn da miloj da virinoj, precipe el indiĝenaj kaj kamparaj komunumoj, sen ilia konscia konsento. Multaj viktimoj asertis, ke ili estas submetitaj al la proceduroj sub trompo aŭ minaco, kun neniu klara informo pri la riskoj kaj sekvoj. Fino de la fuĵimorista epokoMalgraŭ diversaj akuzoj pri korupto kaj homrajtaj malobservoj, Fujimori sukcesis resti ĉe la povo, kaj estis reelektita en 2000 malgraŭ la akuzoj pri elektaj fraŭdoj kaj kritikoj pri la manko de travidebleco en la elektoj. Tamen, lia falo okazis subite, kiam aperis filmetoj malkovrantaj subaĉetojn (de politikistoj, entreprenistoj ktp) kaj elmontrantaj koruptan reton, kiu riĉigis lin kaj liajn proksimulojn. Fujimori fuĝis al Japanio por eviti juĝon. Estas rimarkinde, ke li formaligis sian abdikon per fakso el Tokio. Lia ekzilo estis polemika, sed en septembro 2007 li estis ekstradiciita al Peruo kaj poste kondamnita pro korupto, ŝtelado de publikaj rimedoj kaj krimoj kontraŭ homeco. Kvankam li estis malliberigita, liaj subtenantoj daŭre provis havigi al li pardonon, kaj finfine, en la kristnaska vespero de 2017, li ĝin ricevis de la tiama prezidanto Pedro Pablo Kuczynski, kio denove dividis la landon. Lia libereco denove estis interrompita en januaro 2019 post kiam oni konfirmis, ke lia sanstato ne estas tiel malbona, kiel li kaj liaj subtenantoj asertis. Tamen, en decembro 2023, la Konstitucia Kortumo ordonis lian liberigon, permesante al li liberecon ĝis lia forpaso sub la prizorgo de lia filino Keiko [Kejko] 1. Dividita socioLa morto de Alberto Fujimori provokis miksitajn reagojn, reflektantajn la politikan polusiĝon de la perua socio. Liaj subtenantoj memoras lin kiel la savanton de la patrujo, kiu sukcesis eligi la landon el profunda krizo. Aliflanke liaj kritikantoj vidas lin kiel diktatoron, kiu misuzis potencon kaj kaŭzis grandan damaĝon al la lando, kio montras la kompleksecon de lia heredaĵo kaj la bezonon de daŭra debato pri la signifo de lia registaro por la perua popolo kaj la internacia komunumo. 1. Keiko Fujimori, naskita la 25an de majo 1975, partoprenis en pluraj prezidantaj elektoj, en 2011 kaj 2016, sed ne sukcesis venki en la fina voĉdonado. Ŝia politiko estas ofte asociita kun la klopodoj daŭrigi la politikan agendon de ŝia patro. Ŝi estas prezidanto de la partio Fuerza popular.
Gustavo VILLANUEVA CHÁVEZ
Peruo
Gustavo VILLANUEVA CHÁVEZ estas aktiva esperantisto de Perua Esperanto-Asocio kaj interpretisto de la perua gestolingvo.
|