MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

VAPORUMILOJ

Kiel la nova generacio estas dependigita?

Elektronika cigaredo, inventita en 2003 de la ĉina apotekisto Hon Lik, aŭ vaporumilo (kun la laŭmoda angla nomo vape), vaporigas likvon enhavantan miksaĵon de aromaĵoj kaj aliaj substancoj, kiel nikotino. La uzanto povas enspiri tiun vaporon („vaporumi”).

La vaporumilo estis lanĉita kiel alternativo al la vera cigaredo, ĉar ĝia fumo ne enhavas gudron. Komence, eŭropaj regularoj deklaris, ke elektronikaj cigaredoj estas disponeblaj nur laŭ preskribo. En 2013 la premgrupo de la tabakindustrio sukcesis ŝanĝi tion: vaporumiloj nun en multaj landoj povas esti vendataj al ĉiu plenkreskulo.

Industriaj novaĵoj

La industrio daŭre disvolvis novaĵojn: krom la klasika – replenigebla kaj reŝargebla – elektronika cigaredo, aperis aliaj variantoj. Ĉi tiuj vaporumiloj havis ĉiujn kolorojn de la ĉielarko kaj sennombrajn gustojn, de pomo ĝis sukervato aŭ kolao. Formoj kaj grandecoj ankaŭ iris en ĉiuj direktoj. En Nederlando la vendado de aromigitaj vaporumiloj estas malpermesita ekde la 1a de januaro 2024. Kelkfoje ĉi tio estas evitata per vendado de specialaj aldonaĵoj kun gustoj.

Junulara modo

Por junuloj vaporumiloj fariĝis speco de moda akcesoraĵo, same kiel poŝtelefonoj. Praktike, la aĝlimo ne estas problemo. Mendado estas facila de komercistoj sur WhatsAppSnapchat kaj ankaŭ vendejoj ofte ne malfaciligas ĝin. Vaporumiloj estas tre popularaj inter junuloj: laŭ raportoj de prisanaj organizaĵoj, pli ol 9 % el 12- ĝis 16-jaraj infanoj vaporumas ĉiusemajne – knabinoj pli ofte ol knaboj. Antaŭ kvin jaroj tio estis nur du elcentoj.

Junuloj mem diras, ke tio helpas kontraŭ streĉo en la lernejo, sed tio certe ne estas sana. Vaporumado ne estas pli sana ol fumado de cigaredoj. Ĝi liberigas pli da nikotino ol tuta pako da cigaredoj (kun vera cigaredo, la nikotino eniras en la korpon, nur kiam oni spiras, la ceteran tempon la cigaredo nur brulas). Ĉi tiu alta koncentriĝo estas tre dependiga, precipe ĉe infanoj, kies cerboj ankoraŭ ne plene maturiĝis.

Tabakindustria sukceso

Ĝuste tiel la tabakindustrio ricevas, kion ĝi deziras. Ĝi volas, ke junuloj kiel eble plej frue dependiĝu. Ili estas tio, kion oni nomas la anstataŭa generacio, kiu anstataŭas maljunulojn, kiuj mortas pro la efikoj de fumado. Junuloj, kiuj vaporumas, tri- ĝis kvin-oble pli probable fumos, laŭ nederlanda esploro en 2023. 80 elcentoj de la homoj, kiuj fumas, komencis antaŭ ol ili estis 19.

Kontraŭaj emoj

Kontraŭmovadoj malrapide aperas. Multaj landoj jam malpermesas unufojajn vaporumilojn, ekzemple Aŭstralio kaj Nov-Zelando. En Eŭropo ankaŭ Belgio, Germanio kaj Britio volas enkonduki malpermeson. EU-reguloj permesas tion.

Intertempe gravas informi pri la malutilaj efikoj de fumado kaj vaporumado. Gepatroj havas gravan rolon en edukado: starigi klarajn regulojn pri fumado kaj vaporumado kaj ne perdi okazon konversacii kun siaj infanoj, eĉ adoleskantoj.

cpwn
Kees NEEFT
Nederlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 12, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kees Neeft el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-11-04