PolitikoOPINIOMikroŝtato kontraŭstaras ekstremismonEn la ĉefurbo de Albanio delonge troviĝas la ĉefsidejo (t.n. „ĉefavejo” – ĉef-av-ej-o) de ĉiuj mondaj bektaŝoj, anoj de islama sekto aperinta en la 13a jarcento, kiam Haxhi Bektash Veliu sendis al sud-orienta Eŭropo kaj Albanio la derviŝon Sari Saltik. Ekde tiam tiu ĉi starigis marabutojn (mistikulojn) ne nur en Albanio sed ankaŭ en Hungario, Rumanio kaj ceteraj landoj en Balkanio, norda Afriko kaj Proksima Oriento. Bektaŝismo povas esti konsiderata kiel la kvara religio nacia de Albanio (krom la islama, la katolika kaj la ortodoksa), ĉar 5 % de la loĝantaro apartenas al ĝi. La bektaŝoj antaŭenigas la ideojn de justeco kaj egaleco, toleremo kaj harmonio kaj kunagado kun ĉiuj religiaj kredoj. Ĝis la jaro 1925 la ĉefsidejo estis en Ankaro (Turkio), ĝis la turka parlamento decidis fermi ĉiujn monaĥejojn. La tiama ĉefavo Sali Njazi (albandevena) proponis, ke oni translokiĝu al Albanio, lando tradicie karakterizita de interreligia toleremo. La tiama albana reĝo Ahmet Zog la Unua, per reĝa dekreto, disponigis al la nova ĉefsidejo teritorion sud-oriente de Tirano, kie ĝi ankoraŭ estas. La italaj faŝistoj, okupintaj Albanion en 1939, mortigis Sali Dede en la jaro 1941 pro ties patriotismo. Lin anstataŭis la ĉefavo Reshat Bardhi. Ĝenerale la bektaŝoj konsideras unuavice la patrion kaj duavice la religion. Aldone ili subtenas edukadon kaj nacian kulturon. Estas rimarkinde, ke inter la albanaj renesanculoj estis ankaŭ bektaŝoj (nia nacia poeto Naim Frashёri ktp). En 1967 la komunisma reĝimo fermis kaj detruis ĉiujn religiajn instituciojn, sed ĝi ne detruis la ĉefavejon, konsiderante ĝin tutmonda institucio. La 22an de marto 1990 la ŝtato permesis la funkciadon de la religiaj institucioj, inkluzive de la bektaŝaj. Hodiaŭ la komplekso de la ĉefsidejo estas vere impona. Ĝin vizitas centmiloj da homoj ĉiujare, precipe okaze de la nacia festotago de Noruzo (22a de marto), kiu foje estas celebrata proksime al Ashura, kiam oni memoras pri la batalo de Karbala (en la nuna Irako). Ĝuste en tiu ĉi militepizodo mortis unu el la inspiraj figuroj de bektaŝismo, Husayn ibn Ali, la nepo de la profeto Mahometo. Post la morto de la ĉefavo Reshat Bardhi oni elektis la nunan ĉefavon, Edmond Brahima. La ideo pri la kreiĝo de bektaŝisma ŝtateto naskiĝis ekde la 1930aj jaroj, sed lastatempe tio kristaliĝis, antaŭenpuŝiĝis de la ĉefavo Edmond mem kaj estas subtenata ankaŭ de la aktuala socialista registaro de Edi Rama. La ekzisto de tia nova ŝtateto kontraŭstarus la danĝerajn tendencojn, kiuj ekzistas ankaŭ en Balkanio, de la tiel nomata fundamentisma islamismo. Tio kontribuus al pli paca kunekzistado en Eŭropo kaj ne nur.
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
Bardhyl SELIMI (1945) finstudis matematikon en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.
|