Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Ne fidu pri facilaj solvoj

La politika situacio en Latin-Ameriko ne montras signojn de pliboniĝo. Aktuale, multaj registaroj alfrontas defion: kiel respondi al la popolaj movadoj, kiuj postulas pli da demokratio kaj travidebleco en siaj landoj. Ĉi tiu problemo estas eĉ pli granda por ĉiu aŭtoritatema registaro, kiu celas gardi sian povon kaj pozicion en socio.

Bukele kaj Ortega

Eĉ se nun la mondaj amaskomunikiloj atentigis pri la protestoj en Venezuelo, oni ne devas forgesi, ke aŭtoritatemaj registaroj ne estas nova afero en tiu ĉi mondoparto, sed fenomeno, kiu afliktas la latin-amerikajn sociojn ekde la estiĝo de latin-amerika identeco. Ofte, aŭtoritatemuloj aperas kiel bonaj kaj popularaj – sed provizoraj – solvoj por malfortaj aŭ nefunkciantaj politikaj sistemoj.

La prezidanto de Salvadoro, Nayib Bukele, kiu atingis la povon en sia lando por lukti kontraŭ la krimaj organizaĵoj, poste aprobigis konstitucian reformon, kiu laŭ la opozicio iras en direkton „de diktatora skemo de pli granda koncentriĝo de potenco”. Bukele anstataŭigis publikajn oficistojn, kiuj ne kunlaboris kun li, per „fidelaj” oficistoj. Malgraŭ tio, la registaro de Bukele daŭre ĝuas larĝan subtenon de la loĝantaro.

En Nikaragvo ankaŭ Daniel Ortega uzis sian povon por resti ĉe la povo. Konstitucia reformo permesis al li esti elektita trian fojon. Tamen la anonco pri komenco de laboro por konstrui la Nikaragvan Kanalon, kiu grave influas la proksiman Lagon Nikaragva kaj proprietaĵojn de ĉiu, kiu loĝas ĉirkaŭe, kaŭzis grandan internan tumulton kaj protestojn, kiuj poste ankoraŭ pligrandiĝis.

En 2018 la protestoj kaj ekonomiaj kondiĉoj nuligis la projekton, sed la registaro de Daniel Ortega denove alfrontis la popolan malkontenton, kiam ĝi anoncis plialtigon de la impostoj kaj malpligrandigon de la pensioj por multaj homoj. Protestoj iĝis eĉ pli fortaj ol antaŭe, kaj Ortega frue sendis la armeon por regi la politikan situacion en grandaj urboj. Oni taksas, ke mortis inter 200 kaj 400 homoj.

La protestoj de 2018 ŝanĝis la manieron, laŭ kiu Ortega regis. Li rapide kaj forte komencis persekuti politikajn opoziciulojn. Li komencis ĉe la katolika eklezio ĉar pastroj subtenis protestojn kontraŭ la politika perforto registara. Nun li daŭrigas kontraŭ la opoziciaj kandidatoj, kiuj estis malliberigitaj antaŭ la prezidanta elektado en 2021.

La malliberigo de figuroj kiel la episkopo Rolando Álvarez Lagos (2022) kaj prezidanta kandidato Cristiana Chamorro Barrios (2021) kaŭzis kondamnon de la internacia komunumo. Vatikano rompis diplomatiajn rilatojn kun Nikaragvo kaj eĉ maldekstraj ŝtatprezidantoj kiel Gabriel Boric aŭ Lula da Silva, kiu antaŭe havis bonajn rilatojn kun Ortega, komencis postuli pli da demokratio kaj paŝojn kontraŭ la nikaragva registaro.

Timigaj opinisondadoj

En Ĉilio, kiu estis regata de la diktatoro Augusto Pinochet inter 1973 kaj 1990, oni denove pensas, ke diktatoro povas esti solvo por la sekureca krizo. Opinisondadoj montras, ke pli ol 50 % de la ĉilianoj pensas, ke aŭtoritatema registaro estus pli bona por lukti kontraŭ krimo.

Eblas pensi, ke en Latin-Ameriko la loĝantaro ne nepre kontraŭas aŭtoritateman reĝimon pro ĝia maldemokratieco, sed ĉar ĝi malsukcesas solvi la konkretajn problemojn de la popolo. Tial multaj landoj troviĝas sub risko de diktatoreco.

La estonteco estas malfacile prognozebla. Ni ankoraŭ ne povas scii, ĉu la registaro de Ortega falos, ĉu ĝi ankoraŭ kapablos resti ĉe la povo, ĉu Bukele – kiam lia registaro ne plu povos solvi la problemojn – sukcesos eviti protestojn kaj tumultojn, aŭ kio okazos en la estonteco en Venezuelo. Sed ni devas demandi nin, kial aŭtoritatemaj registaroj aperas, kaj kion ni povas fari por eviti tion.

leoa
Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio


Leonardo ARAYA estas diplomito pri sociologio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 12, p. 11.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-11-04